Cocteau Twins: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kriĉjo (diskuto | kontribuoj)
e Ligoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[en:Cocteau Twins]]
 
'''Cocteau Twins''' estis influa [[rokmuziko|rokgrupo]] kiu formiĝis en [[Skotlando]] en [[1979]]. [[Robin GUTHRIE]], [[Will HEGGIE]] and [[Elizabeth FRASER]] kontraktumis al 4AD, influa Brita muzikeldonejo, kaj ilia unua albumo ''[[Garlands]]'', aperis en [[1982]].
 
En [[1983]], Heggie forlasis la grupon. ''[[Head Over Heels]]'', eldonita poste la saman jaron, estis laŭdita de kritikoj kaj difinis la sonon de la grupo, nun duopo de Guthrie kaj Fraser. En [[1984]] aliĝis basgitaristo [[Simon RAYMONDE]], kaj la Cocteau Twins produktis serion de eĉ pli kritike laŭdataj albumoj, i.a. ''[[The Moon and the Melodies]]'', kunlabora projekto kun [[Harold BUDD]], minimumisma komponisto. Kvankam ili restis 4AD-muzikgrupo internacie, la Cocteau Twins kontraktumis al muzikeldonejo Capitol Records en [[1988]] por distribuado en [[Usono]], kiu helpis pri komerca sukceso. En [[1990]], post la albumo ''[[Heaven Or Las Vegas]]'', ili forlasis 4AD-n, malkontentaj pro esti kategoriita ĉiam "4ADeca muzikgrupo". Post kontraktumo al Fontana (sed retenante ligon al Capitol Records en Usono), ili eldonis en [[1994]] la albumon ''[[Four Calendar Cafe]]'' kaj en [[1996]] albumon kiu poste montriĝis la lasta, ''[[Milk And Kisses]]''. La membroj de Cocteau Twins kunvenis en [[1998]] por registri ankoraŭ unu albumon, sed pro personaj konfliktoj decidis disiĝi.