La bona lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
bonalingvo.it -> bonalingvo.org
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
Li de ĉiuj flankoj rigardas al la lingvo kaj esprimas sian preferon por konscia eluzo de la originaj vortkreaj ebloj, por ke Esperanto ne evoluu kiel ajna sed "bona" lingvo.
 
Piron skizas la bazajn [[lingvistikolingvoscienco|lingvistikajnlingvosciencajn]] kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli senĝene kaj libere, pli "pens-ekonomie" ebligas esprimadon, ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, inter alie kaj plej grave la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj ([[analogio]]). En la plej polemika parto de la libro la aŭtoro forte esprimas sian malplaĉon pri la enporto de novaj radikoj ([[neologismo]]j). Li konstatas kaj kritikas la emon de francoj preferi pseŭde precizajn, intelektulajn vortojn al praktikaj vortoj kaj kunmetoj. Kontraste li montras la esprimpovon de baza vortprovizo kun imagema kunmetado. Piron montras, ke eblas esprimi eĉ la plej komplikajn sentojn pere de simpla vortprovizo de origina Zamenhofa propono.
 
La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton "la bona lingvo", sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel esperantistoj povas enkonduki novajn vortojn en Esperanton.