Brussels Airlines: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Informkesto flugkompanio | flugkompanio = Brussels Airlines | bildo = 250px | IATA = SN | ICAO = BEL (ĝis oktobro 2008: DAT) | voksignalo = BEE-LINE | filio_d...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:43, 25 aŭg. 2010

La entrepreno Brussels Airlines estas belgia flugkompanio kun sidejo en Bruselo. Ĝi estas la plej granda flugkompanio en Belgio kaj filio de la germana entrepreno Lufthansa. Ekde la 9-a de decembro 2009 la entrepreno Brussels Airlines estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance". La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 5,5 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj dispondas pri 51 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[1]. La entrepreno kreskis inter alie el la tradicia belga flugkompanio Sabena, kiu bankrotiĝis en 2001 bedaŭre de multaj belgoj kiuj konsideris la kompanion nacia simbolo de Belgio.

Brussels Airlines
IATA
SN
ICAO
BEL (ĝis oktobro 2008: DAT)
Voksigno
BEE-LINE
Fondita 2007
Programo por oftaj flugantoj Miles and More
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 51
Cellokoj 69
Filio de Lufthansa
Ĉefsidejo Bruselo (Belgio)
Ĉefuloj
Retejo: www. brusselsairline.com
vdr

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon SN (transprenite de la antaŭa kompanio Sabena); la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas BEL.

Notoj

  1. 1,0 1,1 retejo "Star Alliance" laŭ la stato aŭgusto 2010, ĉi-tie france, sed ankaŭ haveble angle, ĉine, germane, hispane, japane, koree kaj portugale

Retaj ligiloj