Alceo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Alceo''' aŭ '''Alkeo''' estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio: === Alceo, filo de Perseo === Li estis filo de la heroo Perseo kaj Andromedo, la [...
 
Linio 9:
 
Li estis filo de la [[Kreto (insulo)|kreta]] princo [[Androgeo]], do nepo de la fama reĝo [[Minoo]]. Li kaj lia frato [[Estenelo]] reprezentis ilian onklon [[Radamanto]] en la [[Cikladoj|ciklada]] insulo [[Paros]]o. Kiam [[Heraklo]], dum lia [[Dekdu laboroj de Heraklo|ekzpedicio]] kontraŭ la [[amazonoj]], haltis ĉe la insulo por proviziĝi, la lokanoj murdis du el liaj kunvojaĝantoj. Venĝeme, la heroo mortigis la filojn de Minoo kiuj loĝis tie, kaj sieĝis la ceteran loĝantaron ĝis kiam ili proponis al li rekompencon: pro la morto de du el liaj ŝipanaroj, Heraklo rajtis anstataŭigi ilin per du el la lokanoj. Akceptante, Heraklo elektis la fratojn Alceo kaj Estenelo, pro ilia nobla genealogio. Do, ili akompanis la heroon dum lia ekzpedicio por serĉi la zonon de [[Hipolito]], reĝino de la amazonoj<ref>Apolodoro, ''Mitologia Biblioteko'', 2.5.9.</ref>. Post tio, Heraklo donacis al ili la insulon [[Tasos]], kie ili loĝis ĝis ilia morto.
 
{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=Mitaj reĝoj de [[Paros]]o
|ANTAŬULO=[[Radamanto]] la 1-a
|TEMPO='''Alceo'''
|POSTEULO= -
}}
 
=== Alceo, generalo de Enopiono ===