Geologia temposkalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ineuw (diskuto | kontribuoj)
e Image update
Ineuw (diskuto | kontribuoj)
Linio 24:
Tiu procezo estis gvidata de la [[Britio|britaj]] geologoj, kio reflektiĝas en la nomoj de diversaj periodoj. "Kambrio," (la latina nomo por [[Kimrio]]) "Ordovico," kaj "Silurio" estis nomitaj laŭ prahistoriaj [[Kimrio|kimriaj]] triboj, ĉar por datigi kaj nomi tiujn periodojn oni uzis stratigrafiajn sekvencojn de Kimrio. <ref>John McPhee, ''Basin and Range'', pp.113-114.</ref> "Devonio" estis nomita laŭ la [[britio|brita]] regiono [[Devon]], kaj la nomo "Karbonifero" estas simple adapto de la arkaiĝinta angla geologia termino "Karbonaj Mezuroj" ("the Coal Measures"), uzata por la sama aro de stratumoj. "Permio" ricevis sian nomon pro la urbo [[Permo]] en [[Ruslando]], ĉar tiu periodo estis difinita surbaze de la stratumoj de tiu regiono en la esploro de [[skotlando|skota]] geologo [[Roderick Murchison]]. Tamen, kelkaj periodoj estis priskribitaj fare de geologoj el aliaj landoj. "Triaso" estis nomita en 1834 fare de germana geologo [[Friedrich Von Alberti]] laŭ tri malsamaj tavoloj ([[Latina lingvo|latine]] ''trias'' signifas "trioblo") &mdash; ruĝaj bedoj, kovritaj per [[kreto (ŝtono)|kreto]] kaj super kiuj troviĝas ankoraŭ ŝela tavolo &mdash; kiujn oni povas trovi ĉie en [[Germanio]] kaj norda Eŭropo. "Ĵuraso"n nomis la [[francio|franca]] geologo [[Alexandre Brogniart]] pro amasaj maraj for the extensive marine [[liaso|liasaj]] kolektiĝoj sur la [[Ĵuraso (montaro)|Ĵurasaj Montoj]].
"Kretaceo" (el la latina ''creta''= [[kreto (ŝtono)|kreto]]) kiel aparta periodo estis la unuan fojon difinita de la [[Belgio|belga]] geologo [[Jean Baptiste Julien d'Omalius d'Halloy|Jean d'Omalius d'Halloy]] en [[1822]], kiu uzis stratumojn de [[Pariza baseno]] <ref>{{cite book|title=[[Granda Sovetia Enciklopedio]]|publisher=Издательство Большой Советской Энциклопедии|edition=3a eldono|pages=vol. 16, p. 50|year=1974|location=Moskvo|language=Rusa}}</ref> kaj estas nomita pro amasaj kretaj bedoj ([[kalcio karbonato]], deponita en la ŝeloj de maraj [[senvertebrulo]]j).
[[Dosiero:PSM V01 D242 and V20 D610 Charles Lyell.jpg|thumb|right|180px|Sinjoro [[Charles Lyell]]]]
Krome, britaj geologoj krome proponis la grupigon de diversaj periodoj kaj subdividon de terciaro kaj kvaternaro je diversaj epokoj.