Eventeo: Malsamoj inter versioj

senkosta esperantlingva retejo kreita en decembro 2007
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: EVENTEO estas senkosta esperantlingva retejo kreita en decembro 2007 de teamo kiu troviĝas en Francio, kaj kies celo estas diskonigi novaĵojn tutmondajn pri la plej diversaj temoj ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:42, 27 aŭg. 2010

EVENTEO estas senkosta esperantlingva retejo kreita en decembro 2007 de teamo kiu troviĝas en Francio, kaj kies celo estas diskonigi novaĵojn tutmondajn pri la plej diversaj temoj (internacia politiko, socio, sciencoj, kulturo, natura medio, ktp...) al esperantlingva legantaro.

La novaĵoj kiuj aperas en EVENTEO devenas el la plej diversaj fontoj de la internacia gazetaro, kompilitaj, resumitaj kaj tradukitaj esperanten. Kiam artikolo estas simpla traduko el alia retejo, ĉiam indikiĝas ties fonto. Kiam neniu fonto aperas, tio signifas, ke la artikolo en Eventeo estas kompilaĵo el diversaj fontoj.