Baal Ŝem Tov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Jisrael ben Eliezer''' ([[hebrea|hebree]] רבי ישראל בן-אליעזר) (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1698 en Okopy Świętej Trójcy, mortis la 22-an de majo 1760 en Międzybuż), pli konata sub alnomo Baal Ŝem Tov (hebree הבעל שם טוב; estas diversaj tradukoj: Majstro de Sankta Nomo, Sinjoro de Bona Nomo aŭ Viro de Bona Famo) – konata ankaŭ sub reduktita alnomo: Beŝt (hebree בעש"ט) – [[rabeno]], cadiko, unu el kreintoj de [[ĥasidismo]] sur la terenoj de [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]] en la 18-a jarcento. Majstro de Dov Ber el Międzyrzec Korecki, la instruisto de Elimeleĥ el [[Leżajsk]].
 
 
Li esprimiĝis per simpla lingvo, konata al ĉiu [[judo]]. Dum sia vivo fariĝis jam tre populara inter malplej riĉa juda popolo. Ĉefe aktivis en [[Podolio]], kie poste setliĝis en urbeto Międzybuż (inter [[Suda Bugo]] kaj [[Okcidenta Bugo]]). Beŝt estis ĉarmita de la juda [[mistikismo]] - [[kabalo]]. Ne apartigadis sin de la juda [[Talmudo|talmuda]] tradicio.
 
Lia instruo estis provo de sintezo de la tradicio kun nova mistikismo kaj samtempe atako kontraŭ la juda ortodokseco. Baal Ŝem Tov estis kvazaŭ ekvivalento de [[LutroLutero]] el [[kristanismo]], ĉar li opiniis perantecon de rabenoj kaj enprofundiĝadon al komplikaĵoj de Talmudo superfluaj. Pro tio konfrontis kritikon flanke de [[Ortodoksa Judismo]].
 
Lia instruo estis provo de sintezo de la tradicio kun nova mistikismo kaj samtempe atako kontraŭ la juda ortodokseco. Baal Ŝem Tov estis kvazaŭ ekvivalento de [[Lutro]] el [[kristanismo]], ĉar li opiniis perantecon de rabenoj kaj enprofundiĝadon al komplikaĵoj de Talmudo superfluaj. Pro tio konfrontis kritikon flanke de [[Ortodoksa Judismo]].
 
 
Li predikis kontraŭbatalon de malbono ne per malbono, sed per bono, kiun oni devas ekvidi kiel diecan aspekton kaj sekve direkti ĝin al la bono. Ĉiu povis kalkuli je mempurigo kaj premio, ĉar la homo (pli ĝuste ties animo) estas ligita al [[Dio]] per amo (hebree ''devekut'' - "algluiĝo", "kuniĝo"). Kuniĝo kun Dio estis intelekta akso de ĥasidismo. Beŝt instruis, ke la Dion oni laŭdu ne per martiriĝo kaj [[asketismo]], sed prefere pere de saĝa kaj ĝoja profito de la vivo kaj ties donacoj, kiujn ĝi portas kun si. Pieco estis ĉi-koncepte afirmado de la vivo.
 
 
De tio rezultis nekonata pli frue larĝskala formo de Di-adoro per [[danco]] kaj [[kanto]] kaj ankaŭ karakteriza por ĥasidoj formo de [[ekstazo|ekstaza]] preĝo kondukanta al stato de ĝoja raviĝo kaj fascino (hebree ''hitlahavut'' - "entuziasmo"). Tia [[preĝo]] devus alporti al la homo ĝojon kaj serenon de la spirito, kio signifas kuniĝon kun la Dio.
 
 
Tio ne ekskludas kontempladon kaj senĉesan servon al la Dio, kio plenigas la tutan vivon de ĥasido. En la instruo de Beŝt oni povas ankaŭ rimarki eĥojn de [[panteismo]] de [[Rejno|apudrejnaj]] ĥasidoj, ĉar simile al ili li provis ekvidi ĉieeston de Dio en ĉiu aspekto de la vivo, ne nur homa.
 
 
Lia filo estis Moseo Ĥaim el Sudlikovo, kaj pranepo Naĥman el Braclavo.
 
[[Kategorio:Judismo]]
 
[[Kategorio:Rabenoj]]
 
[[cs:Ba'al Šem Tov]]