Ŝibalba: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Laŭ la menciita libro, Ŝibalba havas plurajn turmentlokojn konsistantaj el domoj: domo de la [[mallumo]], de la [[tranĉilo]]j, de la [[jaguaro]]j, de la [[vesperto]]j, de la frosto kaj aliaj nur sciigitaj. Ĝi estas regata de du superaj juĝistoj [[Hun-Kame]] kaj [[Vukub-Kame]] kiuj trompis la patrojn de la ĝemeloj. La ĝemeloj venĝas sin kaj mortigas la Sinjorojn de Ŝibalba.
 
Ero pri la vojaĝo de [[Hun-Hunahpu]] kaj [[Vukub-Hunahpu]] en Ŝibalban:
 
''La punoj de Ŝibalba estis multnombraj; estis plurmanieraj punoj. La unua estis la Malluma Domo, Kekuma-ha, en kies interno nur estis mallumo''.
 
''La dua estis la Domo de la Glacio, Ŝuŝulim-ha, kies interno estis tre malvarma. Malvarma kaj neeltenebla vento blovis en ĝia interno.''
''La tria estis la Domo de la Jaguaroj, Balami-ha, tiel nomita, ĉar en ĝia interno nur estis jaguaroj, ili konis sin, konfuzis sin, ili iris de unu loko al alia, ili mordiĝis enfermitaj en la domo.''
 
''Zotzi-ha, la Domo de la Vespertoj, estis nomita la kvara pundomo. Ene de tiu ĉi domo nur estis vespertoj kiuj kriis, kriegis, kaj ŝvebis en la domo. La vespertoj estis enfermitaj kaj ili ne povis eliri.''
 
''La kvina estis nomita Domo de la Tranĉiloj, Ĉajin-ha, ene de kiu nur estis akraj tranĉiloj, silentaj aŭ grincantaj unu la aliajn en la domo.''
 
''Multaj estis la turmentejoj de Ŝibalba, sed en ili ne eniris Hun-Hunahpu kaj Vukub-Hunahpu. Ni nur mencias la nomojn de ĉi tiuj pundomoj.''
 
(Popol Vuh 2a parto - 2a ĉapitro)