Ursula Grattapaglia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
'''Ursula GRATTAPAGLIA''' (naskiĝis en [[Berlino]] en 1933) estas german-devena brazila esperantistino, administrantino de fondaĵo [[Bona Espero]] en [[Brazilo]] kun ŝia edzo [[Giuseppe Grattapaglia|Giuseppe]]. Ŝi estas membro de [[Rotario]] kaj [[Rotaria Amikaro de Esperantistoj]].
 
Grattapaglia travivis la [[Dua mondmilito|duan mondmiliton]] en Berlino kaj la orientaj germanaj provincoj, [[anekso|aneksitaj]] post la perforta elpelo de la germanoj de [[Pollando]]. Tio influis al ŝia posta esperantisteco. Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado, i.a. en la 1950-aj jaroj en Berlino. Post sesjara korespondado ŝi renkontis Giuseppe Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedziĝis.
 
Ŝi ekloĝis en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa Esperanto-revuo. Grattapaglia estis komitatano (1971-1992) kaj estrarano (1977-1983) de [[UEA]]. En sia profesia laboro kiel samtempa interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. Ekde 1974 ŝi laboras volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por protekti, eduki kaj instrui infanojn en socia risko. Apud tiu laboro ŝi dum la lastaj sep jaroj aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al Esperanto.