Lakedemono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Mapo de [[Lakonio|Lakedemono, lando kiu ricevis sian nomon de la eponima reĝo, kies edzino ankaŭ nomigis la ĉefurbon, Sparto.]] ...
 
e ligilo
Linio 2:
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Lakedemono''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] Λακεδαίμων, ''demono de la lago'') estis la [[eponimo|eponima]] reĝo de [[Lakonio]], nomita ''Lakedemono'' aŭ ''Lacedemono'' de la antikvaj verkistoj. Tamen, kaj [[Homero]] kaj [[Herodoto]] nomis tiel nur la citadelon kiu troviĝis sur la plej alta parto de la urbo, kontraste kun la malalta parto de ĝi, kiun oni nomis [[Sparto]] (honore al la edzino de tiu reĝo)<ref>[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]. ''Mitologia Biblioteko'', 3.10.3.</ref>. Lakedemono elstaris milite danke al ĝia profesia armeo, la nura tiatempe.
 
La reĝo Lakedemono estis filo de [[Zeŭso]] kaj la [[najado]] [[Taigeto]]. Tiu [[nimfo]] promesis resti virgulino, kaj rifuzis la amproponojn de la dioj. Por eskapi de la obstina persekutado de Zeŭso, Taigeto petis helpon al ŝia amikino [[Artemiso]], kiu transformiĝis ŝin en cervinon (la fama [[cervino de Cerinio]], kies ĉasado estis unu el la [[la dek du laboroj de Heraklo]]). Tamen, tio ne sufiĉis por halti la lascivan dion, kiu sukcesis unuiĝi al Taigeto, de kio devenis la naskiĝon de Lakedemono. Honteme, la najado pendigis sin sur la monto [[Amikleo]], kiun de tiam oni nomis Taigeto honore al la antaŭtempe forpasinta nimfo.
 
Lakedemono edziĝis al [[Sparto (mitologio)|Sparto]], filino de la [[oceanido|rivera-dio]] [[Eŭroto]], kaj havis kun ŝi tri gefilojn: [[Amiklo]] (kiu sukcedis lin), [[Eŭridico]] kaj [[Asino (mitologio)|Asino]]. Tamen, kroma versio asertas ke la nomo de lia edzino estis la sama ol tiu, de lia patrino (Taigeto), kaj ke ilia nura filo estis [[Himero]], juna princo kiu droniĝis en la rivero Eŭroto (kiu de tiam ricevis la nomon Himero). Laŭ tiu versio la patro de Amiklo estus Eŭroto, filo de [[Milo (mitologio)|Milo]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 3.1.2.</ref>.