Tutmonda Esperantista Junulara Organizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Kontakto: ligilo; akuzativo
Linio 7:
TEJO organizas la [[Internacia Junulara Kongreso|Internacian Junularan Kongreson]] ĉiujare en malsama loko tra la mondo. La IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri [[homaj rajtoj]], [[tutmondiĝo]], lingvo-problemoj, kaj la [[Interreto]]. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.
 
TEJO eldonas du revuojn, ''[[Kontakto (revuo)|Kontakton]]'', ''[[TEJO Tutmonde|TEJO-n Tutmonde]]'', kaj ankaŭ la retan informbultenon ''[[TEJO-aktuale]]''. ''Kontakto'' estas revuo, kiu celas komencantojn kaj junajn legantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj kaj en facila lingvaĵo. ''TEJO Tutmonde'' estas alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie. ''TEJO-aktuale'' celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.
 
TEJO ankaŭ organizas la [[Pasporta Servo|Pasportan Servon]], reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.