Realo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ur:حقیقت; cosmetic changes
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
Por naturscienco, realo estas tio, kio estas akirebla per scienca observado kaj esplorado. Aĵoj, kiuj ne estas mezurebloj, ne povas esti bazo por natursciencaj teorioj.
 
== La problemo de ralorealo en kvantuma mekaniko ==
Ĉe la interpretado de [[kvantuma mekaniko]] estiĝas la problemo pri difino de la termino ''realo''. La observotaj objektoj ja prezentiĝas diversaj laŭ la diversaj eksperimentoj, foje kiel eroj, foje kiel lumradio. Tio irigis la sciencistojn [[Albert Einstein|Einstein]], [[Boris Podolski|Podolski]] kaj [[Nathan Rosen|Rosen]] am jena ''kriterio pri fizika realo''.
 
Kvankam tiu difino sonas tre prudenta, ĝi ŝajne kondukas al problemoj, kiam oni provas klarigi la rezultojn de la [[EPR-efiko|EPR-eksperimentoj]].
 
== La realo laŭ religioj ==
=== Budhismo ===
En [[budhismo]], kiu antaŭ ol esti religio, estis unu el la klasikaj skoloj de [[hinda filozofio]], ekzistas diferenco inter la relativa kaj la absoluta realo, kiu estas la vera eco de fenomenoj. Tiu finfina eco de la realo estas la malĉeesto de la memo aŭ egoo, la malpleno. Al budhano ne ekzistas aĵo, kiu ekzistas por si mem. Laŭ la skoloj oni akĉentas la ne-duecon, la spiriton aŭ la konscion kiel nura realo, la econ de Budho, la transiga kono, la vekiĝo, kaj tiel plu.
 
=== Monoteismaj religioj ===
Laŭ la religioj de la Dio de Abrahamo, realo estis kreita kaj formita de Dio, le kreinto de la mando kaj de ĉiuj vivuloj. Ĉio ĉi estas realo malkaŝita de la profetoj de Dio por ke la kreantoj memoru de kie ili devenas kaj ke nenio estas la frukto de hazardo.
 
== Sentebla realo ==
Spontana respondo al la demando kio estas realo, estas ĉio, kion oni perceptas per la [[sensoj]], tio estas, tio, kion oni vidas, kion oni tuŝas kaj tiel plu.
 
Tia difino venas al paradokso rilate al [[sonĝo]]j. Sonĝoj ne estas kaptitaj de unu el la kvin sensoj, ili ne estas en sentebla realo. Tamen sonĝoj estas parto de la realo kaj influas la memoron same kiel situacioj sentitaj de la sensoj. Sonĝoj estas do realaj fenomenoj ekster la sentebla realo.
 
Teorio nomata [[solipsismo]], de J. Hamburger, elmetas la hipotezon, ke ne ekzistas alia realo ol li mem por iu ajn pensulo.
 
== Bibliografio ==