Manuskriptoj de la Morta Maro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 53:
La koncernaj grotoj en kiu estis trovitaj la rulaĵoj kaj pergamenoj estis numeritaj de 1 ĝis 11 kaŭ la kronologio de la malkovroj, kaj markitaj per litero „Q” (Qumran en la angla) por distingi la manuskriptojn trovitajn en unu loko el tiuj trovitaj en alia loko. Tiuj numeroj kun la Q estas ĉiam sekvataj de indiko de la enhavo de la manuskripto plejofte kun la mallongigoj kutime uzataj en prisciencaj publikigaĵoj. La sigloj, tial, indikantaj la kumranaĵojn sin prezentas laŭ la jena skemo: ''1QIs'', nome malkovraĵo en groto 1 entenanta tekston de Jesaja. Similaĵoj estas indikata per aldonaj literoj korne metitaj.
1QIs<math>^{a}</math> kaj 1QIs<math>^{b}</math>
 
Unuavide ne grava, sed por ekzegezistoj kaj historiistoj tre grava, estus la respondo pri la demando: ĉu la skriba materialo (pergameno kaj inko) estis produktitaj surloke aŭ alilande? Jen eka respondo (2010): esploristoj de la Nuklea Instituto de Catania (Italio) montris la unuajn rezultojn de esploro, danke al nova sciencaj esploraj sistemoj en kiuj gravan rolon plenumas la nukleaj protonoj, sur iuj pergamenaj fragmentoj de la manuskriptoj de Qumrano. Nu, ekzaminante sep pergamenajn specimenojn po vastajn unu centimetron, kaj kunlaborante kun sciencserĉantoj de CNR (Nacia Centro de Esploro), la esploristoj emerĝigis ke la qunranaj rulaĵoj estis konfekciitaj precize en la zono en kiu ili estis trovitaj, ekskludante tial alporton el alilandoj, ankaŭ do el la zono de Jerusalemo (hipotezo sugestis ke la dokumentaron oni alportis el Jerusalemo dum la ruiniga sieĝo de la jaro sepdeka postkrista).
 
Kiel ili malkovris tion? Kiel sciate, la transformo de besta haŭto al pergameno bezonas grandan kvanton da akvo. Kian akvon la produktantoj uzis? Tiun de la najbara rivero Jordano!, kies akvoj havas apartajn fizikajn karakterizojn ne rimarkeblajn en la akvoj de aliaj najbaraj alilandaj akvoj. Nu, tiu nukleajn karakterizojn oni trovis en la kumranaj pergamenaj fragmenoj! (Tiuj malkovraĵoj estis ilustritaj en la ''Pixe 2010 Conference de Surrrey, en Anglio,'' iniciate de esploristo Giuseppe Pappalardo (Ĵurnalo ''Avvenire'' de 2a de septembro 2010).
 
==Lingvo kaj datado==