Punao (vegetaĵaro): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
[[Dosiero:Vicuña Vigogne Lago Chungarà 4570m Chile Luca Galuzzi 2006.jpg|left|thumb|220px|Paŝtiĝantaj vikunoj en norda Ĉilio.]]
Hejmaj [[mamuloj]] inkluzivas [[lamo]]jn, [[alpako]]jn, [[vikuno]]jn kaj [[gvanako]]jn. Relative malmultaj [[birdoj]], kiel [[malgranda reao]], certaj ''Geositta'' ( [[furnariedoj]] ) kaj
''Sicalis'' ( [[traŭpedoj]] ), ofte troveblas en la vastaj etendaĵoj de punaoj, sed multaj birdoj estas asociataj kun la altaĵaj [[lago]]j kaj [[marĉo]]j kiuj troviĝas en la punaoj, ekzemple anda [[ansero]] ( ''Chloephaga melanoptera'' ), [[anda flamengo]], [[anda avoceto]] ( [[rekurbrostruledoj]] ), giganta [[fuliko]] ( ''Fulica gigantea'' ), ''Anas puna'' ( [[anasedoj]] ) kaj ''Phegornis mitchellii'' ( [[ĥaradriedoj]] ).
 
==Loĝantaro==
Linio 21:
La [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) limdifinis tri diferencajn punaajn [[ekoregiono]]jn :
 
* [[Neotropika ekozono|NT]]1001 [[Centr-andaj sekaj punaoj]] ( Argentino, Bolivio, Ĉilio) – Plejofte en la suda parto de Centraj Andoj laŭlonge de la okcidenta montoĉeno de Bolivio. Estas malmulte da agrikulturo <ref name=Lentz2000 />.
* NT1002 Centr-andaj punaoj ( Bolivio, Peruo ) – Kovrante plimulton de suda Peruo, la regiono estas superregata de [[arbustaro]]j kaj veprejoj de ''Parastrephia lepidophylla'' <ref name=Lentz2000 />.
* NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj ( Bolivio, Peruo ) – Kun ĉirkaŭ 1 000 mm da [[precipitaĵo]] jare, ĝi emas esti okupata de herboj miksitaj kun gresoj, likenoj, muskoj, kaj filikoj. Humidaj areoj havas junkacojn kaj ciperacojn. La [[arbaro]]j de ''Polylepis'' de antaŭ 10 000 jaroj verŝajne estis forigitaj per [[fajro]] por agrikulturo kaj paŝtado. Multaj areoj estas kultivataj. Ĝi etendiĝas ekde nord-centra Peruo, estas najbara al paramoj, kaj atingas en la sudoriento ĝis laŭlonge de la orienta altebenaĵo de Bolivio <ref name="Lentz2000">{{cite book|title=Imperfect balance: landscape transformations in the Precolumbian Americas|editor=David L. Lentz|publisher=Columbia University Press|location=New York|year=2000|pages=292–294|isbn=0-231-11157-6}}</ref>.