Li naskiĝis en [[AviloSanchidrián]] (hispane: Ávila). Frue en sia vivo, li verŝajne studis kun [[Bartolomé de Escobedo|Escobedo]] ĉe [[Segovio]]. Li iris al [[Romo]]n ĉirkaŭ [[1564]], kie li eniris la monaĥejon, kiun fondis [[Ignaco Lojola|Sankta Ignaco Lojola]] kiel parto de la batalo kontraŭ [[Luteranismo]]. Li eble studis kun Palestrina ĉirkaŭ ĉi tio tempo, kvankam la atesto estas cirkonstanca; certe li estis influiĝata de la stilo de la italo. Post periodo de servo ĉe la monaĥejo kiel kapelmajstro (''maestro di capello''), en [[1575]] li pastriĝis. Li ne restis en Italio, tamen. En [[1586]] li revenis al Hispanion, ĉi tiu tempo en la servo de la [[Imperiestrino Maria]], tiutempe enirante la monaĥinejon de [[Descalzas Reales]] en [[Madrido]]. Victoria restis ĉe la monaĥinejo ĝis la fino de sia vivo, tenante diversajn rolojn—pastro, komponisto, direktoro de la ĥoro, kaj orgenisto.