H-sistemo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Oni do uzas postmetitan H-on anstataŭ ĉapelo, kaj tute forlasas la luneton super "Ŭ".
 
Iafoje tiu sistemo povas esti ambigua, en vortoj kiel ''flughaveno'', ''chashundo'', ''traumata'' (ĉu ''traŭmata'' aŭ ''tra-um-ata''?)). Zamenhof rekomendis tiuokaze intermeti apostrofon por forigi la ambiguecon; do ''flug'haveno'', ''chas'hundo'' ktp.; lia propra ekzemplovorto estis ''pac'homo'' (!). Alternative dividostreko povas esti uzata: ''flug-haveno''. Ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklarigaj dividostrekoj. Kaj kelkajn jarojn post la oficiala akceptiĝo de la Fundamento, li proponis eĉ prefere uzadi la H-sistemon, sed siatempe la esperantistoj jam sufiĉe alkutimiĝis al la supersignaj literoj.
 
Kial ajn, longan tempon oni apenaŭ praktike uzis la H-sistemon, krom eble iafoje en telegramoj. Sed ekde la Interreta periodo la H-sistemo ekfariĝis pli vaste uzata, klare pli vaste ol iam ajn antaŭe. Tamen ĝi estas malpli populara ol la neoficiala surogata [[X-sistemo]].