Stefan Ossowiecki: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonis bildon per http://toolserver.org/~emijrp/imagesforbio/
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Stefan Ossowiecki.jpg|thumb|right|Stefan Ossowiecki]]
'''Stefan OssowieckiOSSOWIECKI''' (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1877 en [[Moskvo]], mortis la 5-an de aŭgusto 1944 en [[Varsovio]]) - pola [[inĝeniero]] okupiĝanta pri paranormalaj fenomenoj, [[klarvideco|klarvidanto]]. En [[Sankt-Peterburgo]] finis inĝenierajn studojn. Verkis libron ''Świat mego ducha i wizje przyszłości'' (La mondo de mia spirito kaj [[vizio]]j de estonteco).
 
 
==Biografio==
 
Lia patro estis pola nobelo el la regiono de [[Mahiljoŭ]], inĝeniero kaj inventisto, asistanto de [[Dmitrij Mendelejev]], proprietulo de grandaj kemiaj establoj. Lia patno Bona Newelin-Nowohońska devenis de [[Distrikto Kaunas]]. Stefan havis kvinon de gefratoj, du fratinojn (Wiktoria kaj Wanda) kaj tri fratojn (Stanisław, Henryk kaj Eugeniusz).
 
 
En 1917 Stefan Ossowiecki estis malliberigita de [[bolŝevikoj]] kaj kondamnita al morto. Post ses monatoj la ekzekuto estis haltigita danke’ al favora interveno de altranga oficisto, kolego de junaĝo. Ossowiecki estis senigita de sia bieno kaj translokiĝis al Varsovio, kie laboris kiel oficisto. Estis dufoje edziĝanta, tamen ne havis infanojn.
 
 
Pereis en la [[Ribelo de Varsovio|varsovia insurekcio]] – plej verŝajne murdita de [[gestapo]] la 5-an de aŭgusto 1944 dum unu el amasaj ekzekutoj farataj en ruinoj de la Ĝenerala Inspektorejo de Armitaj Fortoj (Aleje Ujazdowskie 3/5). Lia tombo en Powązki-tombaro estas simbola, ĉar la kadavro ne estis trovita.
 
 
==Paranormalaj kapabloj==
Linio 25 ⟶ 21:
 
Liaj kapabloj disvolviĝadis laŭgrade: en la aĝo de 14 jaroj rimarkis ĉe si telepatian ricevon de pensoj, dum studado manifestiĝis kapabloj de klarvidado kaj telekinezo. En la aĝo de 35 jaroj postrestis nur klarvido kaj bilokacio. Homo, kiu malkovris liajn kapablojn kaj instruis al li teknikojn de ilia evoluo estis Worobiej, la juda [[kabalo|kabalisto]].
 
 
Seancoj kun Ossowiecki ĝuis grandan popularecon. Ĉeestis ilin konataj personecoj: [[Ignacy Paderewski]] aŭ [[Józef Piłsudski]]. Pri liaj kapabloj interesiĝis ankaŭ [[Karol Szymanowski]], [[Kazimierz Sosnkowski]], [[Juliusz Osterwa]]. Psikometriajn seancojn de Ossendowski ekuzis [[Jeremi Wasiutyński]], pretigante sian monografion pri [[Koperniko]], kio elvokis grandan kritikon pro apliko de nescienca metodo. Stefan Ossowiecki apogante sin je tiu metodo lekciis en la Instituto de Arkeologio de la [[Varsovia Universitato]] tezojn pri antaŭhistoriaj vivoformoj. Unu el fakuloj esplorantan liajn kapablojn estis profesoro [[Charles Robert Richet]] – laŭreato de Nobel-premio.
 
Stefan Ossowiecki parte antaŭdiris sian morton, ĉar informis amikojn, ke kiam mortos oni ne trovos lian korpon. Maje 1939 antaŭdiris ke tiujare ne eksplodos la milito kaj Pollando konservos bonajn rilatojn kun Italio. La 1-an de septembro eksplodis la [[2-a mondmilito]].
 
 
==Bibliografio==
Linio 38 ⟶ 32:
Jerzy Kubiatowski, ''Ossowiecki Stefan (1887-1944)'' en: Polski Słownik Biograficzny, volumo 24, p. 431-433.
 
{{vivtempo|1877|1944|Ossowiecki, Stefan}}
 
[[Kategorio:Polaj inĝenieroj]]
[[Kategorio:Klarvidantoj]]
 
[[Kategorio:Poloj de la dua mondmilito]]
 
[[en:Stefan Ossowiecki]]