José Martínez Ruiz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:아소린
Linio 3:
'''José MARTÍNEZ RUIZ''', pli konata laŭ sia kromnomo '''Azorín''' estis fama [[Hispanio|hispana]] verkisto kiu naskiĝis en [[Mónovar]] ([[Alikanto]]) la 8an de junio de 1873 kaj mortiĝis la 4an de marto de 1967.
 
== Vivo ==
 
Lia patro estis de Yecla [JEkla] kaj estis konservativa politikisto (urbestro, deputito kaj advokato) kaj terposedanto. La patrino estis de Petrel. Temas pri '''riĉa kaj burĝa familio'''. Azorín estis la plej aĝa de naŭ gefratoj. Li studis en internulejo de Escolapios de Yecla, dum ok jaroj, kio estos uzata en du el liaj unuaj romanoj, tre membiografiaj. El 1888 ĝis 1896 li studis Juron en Valencio, kie interesiĝis pri [[kraŭsismo]] kaj [[anarkiismo]] kaj eklegis multege politikon kaj literaturon.
 
Li ekverkis en ĵurnalojn uzante '''kromnomojn''', kiel Fray José, en ''La Educación Católica'' (La katolika edukado) de Petrel, Juan de Lis en ''El Defensor de Yecla'' (La defendanto de Yecla), ktp. Li verkis ankaŭ en ''El Eco de Monóvar'' (La eĥo de Monóvar), ''El Mercantil Valenciano'' (La valencia komerciulo) kaj eĉ en ''El Pueblo'', (La popolo) ĵurnalo de [[Vicente Blasco Ibáñez]]. Tiam li dediĉis siajn artikolojn al kritiko pri teatraĵoj kiuj temas pri sociaj enhavoj (li plaŭdis verkojn de [[Ángel Guimerá]] kaj [[Benito Pérez Galdós]] aŭ la ''Juan José'' de [[Joaquín Dicenta]]), kaj jam tie respegulis sian anarkiisman tendencon. Li tradukis la dramon ''La intrusa'' (La entrudulino) de [[Maurice MaeterlinkMaeterlinck]], la prelegon de la franca A. Hamon ''De la patria'' (Pri patrio) aŭ ''Las prisiones'' (La karceroj) de [[Petro Kropotkin]].
 
Li ne finis sian studadon en Valencio kaj ekzamenis en Granada kaj Salamanca. Tamen li emis plie al socia vivo (ĵurnalismo, teatro, taŭrludoj, literaturo, babilrondoj, ktp.) ol la studado prijura. Novembre de 1896 li alvenis en Madridon por plustudi sed prefere ekis agadon en respublikana '''ĵurnalismo''': ''El País'' (La Lando, de kie li estis forpelita); ''El Progreso'', ĵurnalo de [[Alejandro Lerroux]]), kaj li ricevis apogon nur de [[Leopoldo Alas]]: li taskis kiel kritikisto kaj tradukisto. Li uzis la kromnomojn de ''Cándido'', honore al [[Voltaire]], ''Ahrimán'', la persa dio por detruo, ''Charivari'' el franca romano ''Madame Bovary'' kaj ''Este'', inter aliaj. Iom post iom lia nomo aperis en revuoj kaj ĵurnaloj ĉiufoje pli gravaj: ''Revista Nueva'', ''Juventud'', ''Arte Joven'', ''El Globo'', ''Alma Española'', ''España'', ''El Imparcial'', ''ABC''. Samtempe li publikigis broŝurojn kaj librojn, ekzemple trilogio de membiografiaj romanoj kie komencas uzi sian definitivan kromnomon, “Azorín”, kiun ekuzis en 1904: ''La voluntad'' (Volo), ''Antonio Azorín'' kaj ''Las confesiones de un pequeño filósofo'' (Konfesoj de filozofeto). Fakte la du unuajn publikigis [[José Martínez Ruiz]] per tiu nomo, sed por la lasta la aŭtoro jam prenis kiel kromnomon tiun de la ĉefrolulo kun kiu li mem identiĝis. Li jam estos “Azorín”.