Socialisma Partio de Svislando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Socialisma Partio de Svislando''' ([[germana lingvo|germane]] '''Sozialdemokratische Partei der Schweiz''', [[franca lingvo|france]] '''Parti socialiste suisse''', [[itala lingvo|itale]] '''Partito socialista svizzero''', [[romanĉa lingvo|romanĉe]] '''Partida socialdemocratica da la Svizra''') estas politika partio en [[Svislando]]. Ĝi estas reprezentata per du membroj ([[Micheline Calmy-Rey]] kaj [[Moritz Leuenberger]], kiun lastan la 1-an de oktobro anstataŭos [[Simonetta Sommaruga]]) en la [[Federacia Konsilio de Svislando|Federacia Konsilio]], tio estas la svisa registaro, kaj do apartenas al la kvin registaraj partioj de Svislando. Ĝia prezidanto ek de 2008 estas [[Christian Levrat]].
 
==Politika programo==
La Socialisma Partio de Svislando per ĝia aktuala politiko defendas klasike maldekstrecajn social-demokratiajn poziciojn. Ĝi defendas fortan ŝtaton, kiu protektu la malfortulojn de la fortuloj, ĝi defendas bonan publikan servon, estas kontraŭ drastaj ekonomiaj liberaligoj sed por sociaj liberaligoj, por protekto de la medio kaj klimato, por ekstera malfermo de Svislando precipe por aliĝo al [[Eŭropa Unio]], kaj por sekurecpolitiko kiu baziĝas sur pacifismo. La kantonaj kaj lokaj sekcioj de la Socialisma Partio de Svislando disponas pri vasta aŭtonomio, iliaj programoj do povas diferenciĝi de la programo de la nacia partio.
 
[[Kategorio:Socialismaj partioj]]