Historia romano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 63:
Post la redemokratiigo de Hispanio oni renovigis la genron per malfermo al aliaj historiaj temoj kiel [[Jesús Fernández Santos]] per ''Extramuros'' (1978) aŭ ''Cabrera'', kies titolo estas nomo de insulo baleara kie oni starigis koncentrejon -eble la unua en Eŭropo- por malliberuloj -francaj kaj francpartianoj- post la milito kontraŭ Napoleono aŭ ''El griego'' (La greko), pri fama greka pentristo loĝinta en Toledo [[El Greco|Doménikos Theotokópulos "El Greco"]], aŭ [[José Esteban]], kiu en ''El himno de Riego'' (1984) respegulas la pensojn de fama hispana revoluciulo de 1820, horojn antaŭ lia ekzekuto kaj en ''La España peregrina'' (1988) verkas la taglibron de Torrijos kaj parolas pri aliaj hispanaj liberaloj elmigrintaj en Londono laŭ la vidpunkto de José María Blanco White.
 
[[José María Merino]] verkis por junuloj historiajn romanojn pri ĉefrolulo en la fono de la konkero de Ameriko. Poste ankaŭ verkis historiajn romanojn [[Juan Eslava Galán]], [[Terenci Moix]], [[Arturo Pérez Reverte]], [[Antonio Gala]] aŭ [[Francisco Umbral]]. Ankaŭ pli spertaj romanistoj kiel [[Miguel Delibes]] alproksimiĝis al la genro per ''El hereje'' (La herezulo) aŭ [[Gonzalo Torrente Ballester]], kiu per ''Crónica del rey pasmado'' primokis la Hispanion de la juna reĝo [[Filipo la 4a4-a]].
 
=== En la esperantlingva literaturo ===