IJK 1983: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''39-a Internacia Junulara Kongreso''' ([[IJK]]) de [[TEJO]] okazis dum somero [[1983]] en la kulturcentro "Ferenc Kölcsey" de la urbo [[Debrecen]] en orienta [[Hungario]]. La kongreson partoprenis 672 junaj [[esperantisto]]j - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.
 
[[dosiero:IJK 1983 kongreslibro.jpg|eta|maldekstra|100px|<center>kongreslibra titolpaĝo, bildigante la kulturcentron]]
En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, la kongreso estis aparte favora ŝanco por renkontigo de junaj esperantistoj el ambaŭ politikaj blokoj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, inter alie de ties komitato. Nekutima evento estis granda demonstracio de la kongresanoj plus pliaj regionaj esperantistoj, sume ĉirkaŭ 800 homoj, tra la ĉefaj stratoj de la urbo - kun grandaj tekstobanderoloj varbantaj pri Esperanto.