Kreskoringo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dinamik-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Tree rings.jpg|thumb|250px|<center>kreskoringoj de arbotrunko faligita dum la jaro 2005]]
'''Kreskoringo''' aŭ '''[[jara ringo]]''' estas specifa strukturo videbla en la [[sekco]] de [[trunko]] de plurjara planto, aparte de [[arbo]]. Kreskoringoj ekestas nur tie, kie pro la klimataj kondiĉoj dum la jaro regule ekzistas fazoj de forta kaj de malforta kreskado de la planta [[kambiumo]]. Kaŭzo por tio povas esti regula aparte malvarma sezono, do [[vintro]], aŭ sekaj periodoj en subtropikaj aŭ tropikaj regionoj.
 
Post la "ripoza periodo" dum vintro aŭ seka periodo, en la sekva "kreskofazo" ekestas pli hela zono de malpli firma ligno, kiu garantias rapidan transporton de akvo kaj mineralaj substancoj de la arbaj radikoj en la branĉojn, kaj kontribuas al rapida kresko de arbaj folioj, floroj kaj poste fruktoj. Dum la sekva "stabiliga fazo" ekestas pli malgrandaj lignoĉeloj, kiuj konsistigas pli malhelan zonon de pli firma ligno, kaj zorgas pri laŭeble granda stabileco de la arba trunko.