Angla lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: chr:ᏴᏭᏁᎦ
Drynet (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 103:
Aktuale la angla lingvo plu disvastiĝas. Estas tamen indikoj, ke en la venontaj jardekoj aliaj lingvoj gajnos pli kaj pli da tereno, ĉefe la ĉina, la hispana kaj la araba. Kvankam la nombro de parolantoj de la angla plu grandiĝas, estas "signoj, ke la tutmonda superrego de la lingvo eble malgrandiĝos en la antaŭvidebla estonteco", skribis [[Neil Kinnock]], ĉefo de [[British Council]], en 2006.<ref>En antaŭparolo al: [http://www.britishcouncil.org/learning-research-englishnext.htm David Graddol. English Next]. Why global English may mean the end of ‘English as a Foreign Language’. 2006</ref>
 
Interesa studo dividas la [[Malneta enlanda produkto|malnetan enlandan produkton]] en la tuta mondo laŭ la diversaj lingvoj kaj aplikas prognozojn. Oni taksas, ke fine de 2002 proksimume 29,3 % de la tutmondaj enspezoj estas produktataj de anglaparolantoj, ĉ. 12,5 % de ĉinaparolantoj<ref>Mark Davis: [http://www.unicode.org/notes/tn13/tn13-1.html GDP by Language]</ref>. (Fakte oni uzas por la divido la [[aĉetpovo]]n.) Laŭ la prognozo tiu rilato ŝanĝiĝos al 28,2 % por la angla lingvo kaj 22,8 % por la ĉina lingvo en 2010. Se la kresko de la ĉina ekonomio restos simila, estas atendeble, ke la ĉina tiurilate superos la anglan antaŭ la jaro 2020, kaj laŭ simila kalkulo Esperanto superos la anglan dum estonta geologia epoko. Oni nepre konsideru, ke la studo esploras la lingvojn nur rilate al la produktado kaj ne konsideras la superregan rolon de la angla en la internacia komerco.
 
== Famaj aŭtoroj de la angla ==