Telenovelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:텔레노벨라
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ceb:Telenobela; cosmetic changes
Linio 1:
'''Telenovelo''' ([[hispana lingvo|hispane]] '''telenovela''' [{{IPA|ˌtelenoˈβela}}], ''televida romano'') – [[Portugala lingvo|portugale]] '''Novela''' aŭ foje ankaŭ '''Teleseria''') estas specifa formo de [[televido|televida]] serio origininta en Latinameriko. De post la 1980-aj [[jaro]]j oni ankaŭ ŝatas ĝin en aliaj mond-regionoj – precipe en [[orienta Eŭropo]], sur la [[Balkano]], en [[Nordafriko]], [[Ĉinio]] kaj [[Usono]].
{{TOCdekstre}}
== Historio ==
 
Telenoveloj ekestis en la antaŭrevolucia [[Kubo]]. Laboristinoj en cigar-[[manufakturo]]j aŭskultis - antaŭ la ĝenerala disvastiĝo de la [[radio]] - dum la laboro laŭtlegitajn unuopajn ĉapitretojn de [[romano]]j. Tiel la rakonto estis daŭrigita de labor-tago al labor-tago. En 1930 la unuan fojon oni elsendis en Kubo '''radionovelon''' kaj reverkis romanojn kiel [[radiodramo]]j.
 
Ĉapitre daŭrigitaj romanoj jam estis ŝatataj en la 19-a jarcento en [[Eŭropo]]. Verkoj de [[Alexandre Dumas la pli maljuna|Alexandre Dumas]] ''([[La Tri Musketeroj]])'' kaj [[Charles Dickens]] ''([[Oliver Twist]])'' komence aperis en [[gazeto]]j kaj [[revuo]]j. Por ĉiu nova eldono ekestis daŭrigaĵo. Se la rakontoj plaĉis al la legantoj, la aŭtoro povis verki pli longtempe kaj gajni pli.
 
En la 1950-aj jaroj oni malkovris la daŭrigitan romanon por la televido. La unua telenovelo datiĝas el 1950. ''Sua vida me pertence'' estis brazil-kub-meksikia kunproduktaĵo elsendita dufoje semajne. Sekvis ''Senderos de amor'' (Kubo, 1951) kaj ''Ángeles de la calle'' (Meksikio, 1951) kaj estis montritaj unufoje semajne. ''Senda prohibida'', el la jaroj 1957/58, estis la unua telenovelo elsendita tage. La unua telenovela montrita al pli larĝa internacia publiko estis ''Simplemente María'' ([[Peruo]], 1969).
 
La plej sukcesaj telenoveloj nuntempe estas produktitaj en [[Meksiko]] kaj [[Brazilo]]. Ili estis kaj estas eksportitaj unue al [[Hispanio]], [[Portugalio]] kaj [[Italio]], poste al la [[Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj]], al la respublikoj de la iama [[Jugoslavio]], [[Nordafriko]] kaj al [[Ĉinio]]. Laŭ oficialaj studoj kaj statistikoj ibero-amerikaj telenoveloj el la produktejoj ''Televisa'' (Meksikio) kaj ''[[Rede Globo]]'' (Brazilo) estas mondskale pli forte disvastiĝitaj kiel ĉiuj usonaj, aŭstraliaj kaj britaj sapo-operoj kune.
 
La ĝis nun plej sukcesa telenovelo, eksportita en 95 landoj, estis ''[[La sklavino Isaura]]'' (Rede Globo, Brazilo). Ĝi ankaŭ estis la unua televida elsendo kun eksterlanda aktorino en la ĉina televido. 450 milionoj da ĉinoj spektis la turmentojn de la blanka sklavino. En [[Pollando]] estas ''Niewolnica Isaura'' la elsendo kun la plej bona rilatumo de spektantoj, iam ajn montrita en televido. Averaĝe 81 % de polaj spektantoj sekvis la telenovelon, dum plej bonaj tempoj eĉ 92 %.
Linio 51:
== Influo kaj kritiko de telenoveloj ==
 
Studoj montras, ke telenoveloj havas mezureblan influon sur la konduto de multaj homoj. Pro la alta mem-indentigo kun la telenovelaj herooj ties konduto estas ofte kopiita. Tio povas havi pozitivajn efikojn, ekzemple oni asertas, ke telenoveloj kontribuis al pli granda konscienco pri sano en vastaj tavoloj de ibero-amerikaj socioj. Kiam oni elsendis la telenovelojn ''Lacos de familia'' kaj ''De cuerpo y alma'', kiuj temas pri junaj virinoj suferantaj respektive pro [[leŭkemio]] kaj kor-malsano, oni observis drastan altigon de sango- kaj organ-donacoj.
 
Aliflanke spektantoj ofte ne plu povas distingi inter realo kaj telenovelo. Laŭdire en [[Hungario]] oni kolektis 75.000 USD kaj sendis la monon al la brazila ambasadejo por elaĉeti "La sklavinon Isaura".
Linio 61:
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.tele-novela.de/ Informoj pri la formato „telenovelo“] (en la germana)
* [http://www.brasilienportal.de/index.cfm?nav=12,580,581,735 Superrigardo pri pli ol 400 brazilaj telenoveloj]
* [http://www.alma-latina.net/ Alma Latina: The biggest Mexikan Telenovelas Database] (en la angla)
* [http://www.telenovela-world.com/ Telenovela-World, Informoj pri originaj telenoveloj el Ibero-Ameriko] (angle, hispane)
* [http://www.esmas.com/telenovelas/ Informoj pri nuntempaj telenoveloj] (hispane)
* [http://www.movie-college.de/filmschule/medienpaedagogik/telenovela.htm Kritiko pri telenoveloj fare de la „Movie-College“, Munkeno] (germane)
* [http://www.quetzal-leipzig.de/themen/kultur/die-entwicklungsgeschichte-der-lateinamerikanischen-telenovela-von-den-anfangen-bis-zur-transkulturellen-verbreitung.html Die Entwicklungsgeschichte der lateinamerikanischen Telenovela] (La historio de la ibero-amerika telenovelo) (germane)
* [http://lass.calumet.purdue.edu/cca/gmj/sp03/gmj-sp03-rego.htm Historio de la telenovelo en Brazilo] (angle)
 
[[Kategorio:Televida ĝenro]]
Linio 75:
 
[[bg:Теленовела]]
[[ceb:Telenobela]]
[[cs:Telenovela]]
[[de:Telenovela]]
Linio 82 ⟶ 83:
[[fi:Telenovela]]
[[fr:Telenovela]]
[[he:אופרת סבון#טלנובלה.D7.98.D7.9C.D7.A0.D7.95.D7.91.D7.9C.D7.94]]
[[hr:Telenovela]]
[[hu:Telenovella]]