Aŭtogiro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Autogyrus
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La aŭtogiro estis inventita de la [[Hispanio|hispana]] inĝeniero [[Juan de la Cierva]], kiu disvolvigis la artikitan turnilon kiun poste uzos [[Igor Sikorsky]] en siaj helikopteroj, pagante eĉ la patenton kaj la uzorajtojn al la inventisto. En sia unua flugo, la aŭtogiro sukcesis flugi 200 metrojn en [[1923]] kaj poste, realigis la unuan vojaĝon inter flughavenoj ekde [[Getafe (Madrido)|Getafe]] al [[Cuatro Vientos]] en [[1924]]. Elstaras la fakto, ke De la Cierva neniam interesiĝis pri helikopteroj, kiujn li konsideris tro komplikaj por flugi kaj inklinaj al akcidentoj.
 
La unuaj modeloj de aŭtogiroj de De la Cierva disponis el malgrandaj flugiloj kiuj funkciis kiel direktoflugiloj por kontroli la kurban flugon. Poste la inventisto aplikis artikiĝon en la pinto de la turnilo kaj «rektan ordonon» sennecesigante la menciitajn flugiletojn. Same, en la plej antaŭenigitaj modelosmodeloj oni povis transmiti forton el la motoro al la turnilo pere de antaŭlanĉilo, mallongigante tiele la kuron por elteriĝo, ĝis atingi la «saltelteriĝo», praktike vertikala. La unua antaŭlanĉilo estis desegnita de Heraclio Alfaro Fournier. Posta perfektigo estis la nomita 'aŭtodinamika turnilo', kiu enmetis angulon rilate la vertikalan linion en la artikiĝo de trenado, sistemo kiu pluhavis la padelojn de la turnilo en «maldika paso» ĝis kiam -atingita kelkan rapidecon- oni malkluĉis la motoron, momento kiam la padeloj moviĝis al trenado pliigante subite la anguloangulon de forto, kaj generante tiele la subtenadon necesan por la «saltelteriĝo».
 
Kaze de halto de la motoro dumfluge, la aŭtogiro ŝvebas kaj ekmalsupreniras lante; ju pli rapide, des pli rapide turniĝas la padeloj de la turnilo, akumulante energion kaj havigante pli grandan subtenon. Ankaŭ en helikoptero oni povas ŭi la memturnadon por surteriĝi sen motoro, sed la piloto devas agi sur la kolektiva paso kaj meti la turnilon en sistemon de memturnado. Male, aŭtogiro ĉiam flugas laŭ memturnado.
Linio 13:
La aŭtogiro povas atingi tre lantajn flugorapidecojn, sed ĝi ne povas halti en la aero.
 
La nasko de helikopteroj, kaŭzis la malpliigon de aŭtogiroj, ĝis ties praktika malapero, kvankam pli ĵuse estis ia renasko ĉe la sporasporta aeronaŭtiko, kaj por komercaj iniciatoj kaj pro hobiuloj kiuj konstruas siajn proprajn aŭtogirojn.
 
Estas aparato tre sekura, kiu havas nur unu danĝeran momenton: post la surterigo, dum la turnilo ankoraŭ ne haltis, forta subita ventopuŝo povas relevi ĝin.