Komitato de TEJO: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
* La komitatanoj A estas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO. Dum la oficperiodo julio [[2010]] ĝis julio [[2012]] temas pri 30 landaj reprezentantoj: La plej membroriĉaj landaj sekcioj - en oficperiodo julio [[2010]] ĝis julio [[2012]] nur du sekcioj, nome la [[Germana Esperanto-Junularo|Germana]] kaj [[Hungara Esperanto-Junularo]]j rajtas je du reprezentantoj, la aliaj je po unu. Landa sekcio rajtas ne nomumi komitatanon A - tiun rajton en la oficperiodo 2010-2012 uzas ekzemple la sekcio de [[Junularo Esperantista Svislanda|Svislando]] aŭ de [[Litova Esperantista Junulara Ligo|Litovio]]. La momentaj 30 A-komitatanoj do reprezentas 28 landajn sekciojn. Aldone unu faka asocio por 2010-2012 nomumis A-komitatanon - la esperanto-muzika organizaĵo [[EUROKKA]].
* La komitatanoj B estas elektitaj rekte de la individuaj membroj de TEJO. Ilia maksimuma kvanto dependas de la nombro de individuaj membroj de TEJO. Por la jaroj 2010-2012 temas pri du personoj.
* La komitatanoj A kaj B povas aldone elekti komitatanojn C, por havi en la komitato aldonajn personojn kun aparte bezonataj spertoj. Laŭ la stato de oktobro 2010 por la jaroj 2010-2012 ne elektiĝis tiaj komitataj membroj.
* Al la komitato apartenas ankaŭ la estraranoj de TEJO. Laŭ la stato de oktobro 2010 por la jaroj 2010-2012 temas pri 6 personoj.