Girton College (Kembriĝo): Malsamoj inter versioj

kolegio de Universitato de Kembriĝo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ariadne (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: thumb|140px|Blazono de Girton '''Girton College''' estas kolegio de la Universitato de Kembriĝo, Ĝi estis fondita en 1869 de Emily Davies kaj [[B...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:24, 8 okt. 2010

Girton College estas kolegio de la Universitato de Kembriĝo, Ĝi estis fondita en 1869 de Emily Davies kaj Barbara Bodichon kiel nurvirina kolegio. Ĝi nuntempe akceptas ambaŭ virajn kaj virinajn studentojn.

Blazono de Girton

Nuntempa kolegio

La kolegio troveblas ĉirkaŭ 4 kilometrojn nordokcidente de la centro de Kembriĝo, en la vilaĝo de Girton por kiel ĝi estis nomigita. En 2010, la nuna mastrino de la kolegio estas Susan J. Smith. Ĝi enhavas 503 antaŭdiplomiĝajn kaj 201 postdiplomiĝajn studentojn.

Ĝia devizo estas: Better is wisdom than weapons of war (Pli bona estas saĝeco ol militarmilo).

Historio de la kolegio

 
La kolegio dum la 1890-a jardeko.

La kolegio estis fondita la 16-a Oktobro 1869 de Emily Davies kaj Barbara Bodichon, kiel la unua internuleja kolegio en Britio, en Benslow House, Hitchin, Hertfordshire. Ĝi unue nomiĝis la College for Women (Kolegio por virinoj), kaj la unua estro estis Charlotte Speir Manning. En 1873, la kolegio translokiĝis al la vilaĝo de Girton, apud Kembriĝo, kaj renomiĝis kiel Girton College.

En 1924, la kolegio ricevis reĝan ĉarton. Ĝi estis rekonita kiel institucio por la altnivela eduko de virinoj, sed ankoraŭ ne estis oficiala kolegio. Ĝi finfine fariĝis plena membro de la universitato la 27-a aprilo 1948.

En 1977 ĝi unue dungis virajn profesorojn, kaj en 1979 ĝi unue akceptis virajn studentojn.

Notindaj eksstudentoj

Notoj