Elizabeth Garrett Anderson: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ariadne (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Ariadne (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 5:
==Frua vivo kaj familio==
Elizabeth Garrett naskiĝis en 1836 ĉe 1 ''Commercial Road'', en [[Whitechapel]], [[Londono]], la dua el naŭ infanoj de Newson Garrett (1812-1893) kaj lia edzino Louisa Garrett (naskonomo Louisa Dunnell, 1813-1903). La patro posedis stokejon en [[Aldeburgh]], [[Suffolk]]. Elizabeth havis tri fratinojn: [[Louisa Garrett Smith|Louisa]], [[Millicent Fawcett|Millicent]] kaj Agnes.
En 1854, Garrett renkontis [[Emily Davies]] kaj aliaj londonaj feministoj, kaj komencis mem fariĝi feministo. Ŝi ricevis kaj malakceptis edz-proponon de [[Henry Fawcett]]: li poste edziĝis kun ŝia pli juna fratino, [[Millicent Fawcett|Millicent Garrett]], kiu fariĝis grava [[balotrajtisto|virinbalotrajtisto]].
Linio 23:
En 1870, oni kreis la ''School Board for London'' (''Londona estraro de lernejoj'' aŭ '''SBL'''), kiu konstruis lernejojn kaj devigis infanojn ilin ĉeesti. Nekutime, oni permesis al virinoj kandidati kaj baloti same kiel viroj. Garrett kandidatis kaj estis elektita. Tamen, ŝi ne longe povis plenumi ĉi tiun respondecon, pro manko de tempo.
Ekde 1874, Garrett Anderson laboris kun aliaj virinaj kuracistoj por fondi la ''London School of Medicine for Women'' (''Londona Medicina Instruejo por Virinoj''). La kunfondantoj estis [[Sophie Jex-Blake]], [[
Tiam, ŝi emeritiĝis kaj venis loĝi en [[Aldeburgh]], [[Suffolk]]. La 9-a novembro 1908, Garrett Anderson estis elektita kiel urbestro de Aldeburgh. Ŝi estis la unua virina urbestro en Anglio.
Linio 31:
==Feminismo==
Garrett Anderson estis feministo ekde ŝia renkonto kun [[Emily Davies]] en 1854. Ŝi batalis fariĝi kuracistino ne nur pro pasio al kuracarto, sed ankaŭ pro pasio al pozicio de virinoj. Ŝi estis multe inspirita de la feministo [[
En 1865, ŝi kunfondis la [[Kensington Society]] (Socio Kensington), diskutgrupo por virinoj, kun ŝiaj amikoj [[Emily Davies]], [[Barbara Leigh Smith Bodichon]], [[Bessie Raynor Parkes]], [[Dorothea Beale]] kaj [[Francis Mary Buss]]. Ili organizis en 1866 petskribon pri virinbalotrajto, kiun ili prezentis al [[Henry Fawcett]] kaj [[John Stuart Mill]], du virinbalotrajtistaj membroj de parlamento.
|