Harriet Cook: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ariadne (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''Harriet Cook''' (1843-1869) estis feministo kaj virinbalotrajtisto, amiko de Elizabeth Garrett kaj Emily Davies. Ŝi estis helpanta sekretario de la...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:02, 9 okt. 2010

Harriet Cook (1843-1869) estis feministo kaj virinbalotrajtisto, amiko de Elizabeth Garrett kaj Emily Davies. Ŝi estis helpanta sekretario de la Kensington Society (Socio Kensington) antaŭ ŝia frua morto en 1869.

Vivo

Harriet Cook naskiĝis en 1843, en St Andrews, Fife, Skotlando. Ŝi estis la filino do John Cook, profesoro de eklezia historio ĉe la universitato St. Andrews. Ŝi havis almenaŭ tri fratinojn: Elizabeth (1840-1916, poste Elizabeth Rodger); Isabella (1841-1894); kaj Rachel (1848-1905, poste Rachel Scott).

Kiam Elizabeth Garrett studis medicinon en St Andrews, ŝi amikiĝis kun la juna Harriet. Harriet ankaŭ renkontis tie Emily Davies, kiu vizitis Garrett. Harriet ofte vizitis ŝiaj amikoj en Londono kaj aliĝis al feminista diskutgrupo, la Kensington Society (Socio Kensington). Ŝi helpis organizi petskribon pri virinbalotrajto en 1866 kaj poste fariĝis pagata sekretatio de la virinbalotrajta komitato, helpante Louisa Garrett Smith.

Verŝajne, kiam Garrett kaj Davies ambaŭ turnis sin al siaj karieroj (medicino kaj eduko) anstataŭ virinbalotrajtista movado, ankaŭ Harriet Cook ne plu partoprenis en la movado. Sed, ŝi certe daŭris ŝiajn amikecojn kaj kelkfoje vizitis Elizabeth Garrett. En 1868 ŝi aŭdis pri la nurvirina kolegio kiun Emily Davies provis starigi, kaj interesigis ŝiajn amikojn en St Andrews. Ŝia fratino Rachel estis pionira studento de la kolegio, Girton College.

(Poste, en 1877, alia fratino Elizabeth kunfondis la nurknabina lernejo, St. Leonard's School, St Andrews, de kiel la fratino Isabella estis sekretario. Louisa Garrett Anderson, filino de Elizabeth Garrett, ĉeestis ĉi tiun lernejon.)

Harriet Cook mortis de tuberkulozo en 1869.

Fontoj