Sri Chinmoy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
daŭrigo laŭ pollingva vikipedio
Linio 1:
'''Sri Chinmoy Kumar Ghose''' (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1931 en Shakpur, proksime al [[Ĉitagongo]] en Orienta Bengalio (Orienta Pakistano, nune [[Bangladeŝo]]) — mortis la 11-an de oktobro 2007 en [[Novjorko]]) - [[Barato|hindia]] filozofo, poeto, verkisto, aŭtoro de kanzonoj, pentristo, multinstrumentisto, atleto, pacaganto, instruisto de [[jogo]] kaj [[meditado]], spirita majstro kaj aŭtoro de la programo World Harmony Run, kandidato al paca kaj literatura Nobel-premio.
 
 
==Vivo==
En 1944, post morto de la gepatroj, kune kun gefratoj li translokiĝas al [[aŝramo]] de [[Sri Aŭrobindo]] sude de Hindio. Ĉi tie pasigis dudek jarojn plenigitajn de spirita praktiko – li meditis dum pluraj horoj, verkis poezion kaj eseojn, okupiĝis pri atletiko kaj dediĉe servis. Dum profunda meditado spertis plurajn internajn travivaĵojn.
 
En 1964 Sri Chinmoy ricevis internan ordonon forveturi al Ameriko. De tiu tempo li dediĉis sian vivon al la laboro por interna kaj ekstera paco. Regule vojaĝadis al pluraj landoj por oferi koncertojn de sia sublima muziko, lekcii en universitatoj kaj gvidi disĉiplojn. Li gajnis profundan admiron por sia agado i.a. de la prezidentoj [[Miĥail Gorbaĉov]] kaj [[Nelson Mandela]], [[Patrino Teresa]], ĉefepiskopo [[Desmond Tutu]] kaj la [[Diana Spencer|princino Diana]].
 
En 1970 Sri Chinmoy estis invitita de [[U Thant]], ĝenerala sekretario de [[Unuiĝintaj Nacioj]] por gvidi Pacajn Meditojn en UN por diplomatoj, delegitoj kaj laborantoj de ĉiuj naciecoj kaj konfesioj. Dum la renkontoj kun preĝo kaj medito estas ofertataj pluraj spiritaj, kulturaj kaj sportaj programoj por propagandi celojn de UN.
 
{{vivtempo|1931|207|Chinmoy, Sri}}