DVB-T: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Digital broadcast standards.svg|eta|<center>tutmondaj normoj por cifereca televido, blue la normo DVB-T]]
'''DVB-T''', akronimo por '''''Digital Video Broadcasting-Terrestrial''''' ([[angla lingvo|anglalingve]] por "[[DVB|cifereca video-elsendo]] tersurfaca") estas variaĵo de cifereca video-elsendo per antenoj kaj sendostacioj ĉe la tersurfaco. La variaĵo DVB-T precipe uzatas en pluraj eŭropaj, aziaj kaj afrikaj ŝtatoj kaj en Aŭstralio kiel normo por la perigo de [[cifereca televido]] kaj [[radio]] per antenoj. La nordamerika paralelaĵo nomiĝas ATSC (de la usona organizaĵo ''Advanced Television Systems Committee'', "komitato pri progresintaj televidaj sistemoj"), la japana paralelaĵo ISDB (akronimo por ''Integrated Services Digital Broadcasting'', "cifereca dissendigo de integritaj servoj", ankaŭ uzata en multaj ŝtatoj de Sudameriko) kaj la ĉina paralelaĵo DTMB (akronimo por ''Digital Terrestrial Multimedia Broadcast'', "cifereca tersurfaca plurmedia dissendigo").
 
La normo DVB-T en la diversaj ŝtatoj parte konatas pli sub aliaj, nacilingvaj nomoj kaj mallongigoj: Ekzemple en [[Britio]] kaj [[Irlando]] uzatas la nomo „''Digital Terrestrial Television'' (DTT)“ kaj ankaŭ, tiom kiom temas pri senkostaj programoj, „''Freeview''“, en [[Hispanio]] uzatas la nomo „''Televisión Digital Terrestre'' (TDT)“ aŭ en [[Francio]] la nomo „''Télévision numérique terrestre'' (TNT)“.