Andrej Ĉikatilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
השואה (diskuto | kontribuoj)
השואה (diskuto | kontribuoj)
Linio 77:
 
La {{daton|4|januaro|1994}} [[Prezidanto de Rusio|Rusia prezidanto]] [[Boris Jelcin]] malakceptis la lastan peton pri pardono. La {{daton|14|februaro}} Ĉikatilo estis ekzekutita en Novoĉerkasska prizono.
 
=== "Organizita" aŭ "disorganizita" seria murdisto? ===
La fama klasifikado ellaborita de specialaj agentoj de [[FBI]] Robert Hazelwood kaj John Douglas (la artikolo "The Lust Murderer", [[1980]]) dividas ĉiujn seriajn murdistojn al du tipoj: organizitaj kaj disorganizitaj.
 
Organizitaj murdistoj kapablas kontroli siajn dezirojn, ili havas preparitan planon de gvatado kaj delogado de viktimo. Se la plano perturbiĝas la murdisto povas prokrasti ĝian plenumon. Intelekto de organizita murdisto estas normala aŭ eĉ pli alta ol la mezumo, ofte ili havas altan edukon.
 
Male, disorganizitaj murdistoj ne povas kontroli siajn emociojn kaj faras murdojn en kolera atako ([[Afekcio|afekcia]] stato), ofte ili murdas proprasence "unuan trafitan" homon. Ilia intelekto estas kutime malalta ĝis demenco aŭ ili havas mensan malsanon. Distingante de organizitaj seriaj murdistoj, ili estas sociale neadaptintaj (ne havas laboron, familion, loĝas sole, ne zorgas pri sia aspekto kaj loĝejo), t.e. ili ne surhavas "maskon de normaleco".
 
Ĉiaktilo faris siajn murdojn en stato de afercio, sed konscie preparis kondiĉojn por ilian realigon. Ekzemple li povis tiel trankviligi viktimon ke ĝi kuniris kun li kelkajn kilometrojn. Se viktimo rifuzis kuniri, li neniam devigis ĝin timante altiri atestontojn kaj tuj startis serĉi aliulon.
 
Rusia lernolibro de krima psikologio verkita de Obrazcova kaj Bogomolova kategorie klasigis Ĉikatilo-n kiel disorganizita murdisto. Tamen Ĉikatilo ne estas ĝia tipa reprezentanto. Ekzemple, laŭ kriterioj de Hazelwood kaj Douglas, disorganizita murdisto loĝas apude al lokoj de murdoj, kiam Ĉikatilo murdadis sur ĉioma [[Rostova provinco]] kaj diferencaj regionoj de [[Sovetunio]]. Aliflanke, organizita murdisto penas ne lasi konviktaĵojn sur loko de murdo, kaŝi kadavron, sed Ĉikatilo forlasis "kaosan bildon de krimo" kun multo de konviktaĵoj, ne penis kaŝi kadavron.
 
== Listo de viktimoj ==