Hermann Behrmann: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Li fondis ĉirkaŭ la jaro [[1969]] Esperanto-eldonejon en [[Löhne]]. Post lia translokiĝo al [[Paderborn]], estiĝis el ĝi la [[Esperanto-Centro Paderborn]], kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en [[1977]]. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startigis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en [[1980]], la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro [[1988]], kiam Hermann Behrmann - kiel plej proksima kunlaboranto de [[Richard Schulz]] - komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la [[Analiza Skolo]]. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto programita" (kiu nuntempe aspektas eksmoda, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino).
 
Ĉirkaŭ la jaro [[1998]] Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al [[Berlino]]. La Esperanto-Centro daŭre funkcias tie kiel esperanta libroservo, tamen en malpli grandaj salonoj kaj kun multe malpli altaj [[spezo]]j ol iam en Paderborn. La nomo estis ŝanĝita al [[EsperantoLand]].
 
En 1995 [[Germana Esperanto-Asocio]] agnoskis liajn atingojn per [[meritmedalo de GEA]].