Hardado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Viglo (diskuto | kontribuoj)
e (substancioj -> substancoj)
Linio 1:
'''Hardado''' aŭ '''metalhardado''' estas en la [[metalurgio]] unu el tuta gamo da procedoj, per kiuj oni prilaboras la internan strukturon de (ĉefe feraj) [[metalo]]j, por akiri deziratajn ecojn rilate al eksteraj mekanikaj strenoj. Ekzemplas pli altgrada rezistemo kontraŭ tro rapida foruziĝo, kontraŭ fleksado, premado, tordado. La procedoj efektiviĝas per varmo, kemiaj substanciojsubstancoj aŭ kombinoj el ambaŭ. La diferencon inter la strukturoj eblas bildigi per la ekzemplo de [[grafito]] kaj [[diamanto]], kiuj konsistas ambaŭ el pura [[karbono]]. Ofte miskomprenita estas la koncepto de pligranda hardeco de laborpeco post malvarma transformigo (ekz. martelado, laminatado). Tio estas subranga kaj ofte eĉ nedezirata, ĉar por sekvaj procedoj damaĝa efekto.
 
Oni varmigas la [[ŝtalo]]n je [[hardiĝa temperaturo]] kaj abrupte malvarmigas ĝin en akvo, oleo aŭ alblovo de aero, tiel elformiĝas certa kristala strukturo ([[martensito]]), kiu igas la ŝtalon harda, sed ankaŭ rompema. Depende de konsisto de la ŝtalo, diferencas la procedaj parametroj kiel temperaturo, malvarmigaĵo aŭ daŭro.