Paŭlo Lengyel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
En sia 4-a jaro li fariĝis tutorfa, edukis lin lia avino. En [[1883]] li fariĝis presisto-metilernanto en la presejo de ÚJFALUSY Lajos. Post la lernojaroj li vagadis tra tuta Hungarujo kaj plulernis la metion. Li ankaŭ vizitis la urbon [[Regőcz]], de kiu li prenis sian pseŭdonomon. En [[1895]] li anoncis malfermon de presejo en la domo de Mérey str. 7. en [[Szekszárd]].
 
En [[1897]] li hazarde ekvidis anoncon pri la unua hungara E-[[lernolibro]] de [[Ábel Barabás | Barabas]], antaŭmendis ĝin (en kelkaj ekzempleroj, ĉar li esperis, ke ankaŭ liaj amikoj lernos E-n, sed vane) kaj du tagojn post la ricevo li sendis leteron al la klubo en [[Uppsala]], kaj korespondis kun [[Paul Axel Nylén|P. Nylen]]. Li baldaŭ fariĝis unu el la plej memoferaj batalantoj de la heroa epoko de Esperanto. La gazeto [[Lingvo Internacia]] troviĝis en grava krizo kaj LENGYEL, presejposedanto en la urbo [[Szekszárd]] en [[1900]]-[[1904|04]] je sia propra risko eldonis (kelkan tempon ankaŭ redaktis) la gazeton.
 
En septembro de [[1904]] li migris kun sia familio al [[Parizo]] kaj kunfondis tie la presejon [[Presa Esperantista Societo]], kies teknika dir. fariĝis li mem. Li restis ĝis [[1914]] unu el la ĉefaj kolonoj de [[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]], konsekvenca „fundamentisto“ kaj fidela amiko de [[Théophile Cart|Cart]]. Kiam en [[1905]] la [[Lingva Komitato]] fondiĝis, li tuj estis elektita ĝia ano, kaj en [[1910]] fariĝis ankaŭ [[akademiano]]. Okaze de la militeksptodo en 1914 la francaj magistratoj metis lin (kiel hungaran ŝtatanon) en internigejon kaj li restis tie kune kun la familio ĝis la militfino. Ĉiu havaĵo estis konfiskita, eĉ el la propraj verkoj restis nek unu ekzemplero. Lian kvinjaran suferadon kaj la mizeron foje-foje mildigis la helpoj de [[L. Moreau]], [[Théophile Cart|Cart]], [[Frechas]] kaj [[Hector Hodler|Hodler]] kaj ankaŭ du E-istaj soldatoj, troviĝantaj inter la gardistoj, faris, kion ili povis fari.