Joan Beauchamp: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ariadne (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''Joan Beauchamp''' (elparolu: ''BI-ĉum'') (1890-1964) estis brita pacisto, virinbalotrajtisto kaj fondinto de la brita komunista partio. == Vivo == Joan Beauchamp naskiĝis en [[18...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:16, 16 okt. 2010

Joan Beauchamp (elparolu: BI-ĉum) (1890-1964) estis brita pacisto, virinbalotrajtisto kaj fondinto de la brita komunista partio.

Vivo

Joan Beauchamp naskiĝis en 1890 en Midsomer Norton, Somerset, Britio. Ŝia familio estis farmistoj, kaj la fratino, Kay Beauchamp ankaŭ estis fondonto de la brita komunista partio. Ŝi studis ĉe la Royal Holloway College, Universitato de Londono kaj estis unu el ĝiaj fruaj virinaj studentoj.

Dum la unua mondmilito, Beauchamp fariĝis grava pacisto kiu laboris en la No Conscription Fellowship (Kamaradaro kontraŭ deviga milit-deĵoro, aŭ NCF), organizaĵo kiu helpis kaj informis al ĉiuj kiuj rifuzis batali en la milito. Ŝi estis redaktoro de ĝia ĵurnalo The Tribunal ekde 15-a oktobro 1917 kaj 10-a aprilo 1919, kaj estis plurfoje arestita. La ĵurnalon ŝi eĉ eldonis (kunkune kun Lydia Smith) dum 12-monatoj kiam la policistoj serĉis la presilo kaj provis finigi la eldonadon de la ĵurnalo. Poste, en 1920, ŝi estis malliberigita dum 10 tagoj pro ŝia kontraŭmilita aktivado[1] [2].

Ŝi ankaŭ estis socialisto, kaj kunfondis la Communist Party of Great Britain (Komunista partio de Britio), kiun ŝi membris ĝis morto.

Kiel sufrageto, Beauchamp estis militema virinbalotrajtisto, kaj estis kolego de Sylvia Pankhurst.

En 1921, Beauchamp edziniĝis kun Harry Thompson (1886-1947), radikala juristo kaj kolego en la NCF. Li establis la sindikatista jurfirmo Thompsons. Iliaj du filoj, Robin Thompson (1924-2002)[3] kaj Brian Thompson (?-2000)[4] ankaŭ fariĝis juristoj kaj gvidis la firmon post la frua morto de ilia patro en 1947, ĉiam gardante ĝian por-laboristaran pozicion. Beauchamp ĉiam subtenis la firmon, kaj mem mallonge gvidis ĝin post la morto de sia edzo[5].

Verkoj

  • Poems of Revolt (1924) (Poemoj de revolucio)
  • Agriculture in Soviet Russia (1931) (Agrikulturo en Sovetunio}
  • British Imperialisim in India (1935) (Brita imperiismo en Barato)
  • Women Who Work (1937) (Virinoj kiuj laboras)

Notoj

  1. http://www.wcml.org.uk/contents/protests-politics-and-campaigning-for-change/no-conscription-fellowship/
  2. Chris Wrigley, A.J.P. Taylor: Radical Historian of Europe, p52. http://books.google.co.uk/books?id=fwNQEkGp29cC
  3. http://www.independent.co.uk/news/obituaries/robin-thompson-604891.html
  4. http://www.thompsons.law.co.uk/ltext/l0600004.htm
  5. http://grahamstevenson.me.uk/index.php?option=com_content&view=article&id=52:joan-beauchamp&catid=2:b&Itemid=98