Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj''' estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la Hinda [[ekoprovinco]] de la [[Indomalaja ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ). [[Biomo|Biome]] ĝi apartenas al [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]] de suda [[Barato]]. Ĝi kovras la sudan parton de [[Okcidentaj Ghatoj]] kaj Nilgiri-Montetoj je altitudoj inter 250 kaj 1000 metroj en la [[subŝtato]]j de [[Keralao]], [[Karnatako]] kaj [[Tamilnado]]. La ekoregiono estas listigita en la [[Global 200]].
==Priskribo==
La ekoregiono kovras areon de 23 800 kvadratajn kilometrojn. Ĝi ampleksas la sudajn montetoĉenojn de Okcidentaj Ghatoj, inkluzive Agastjamalajon kaj Anamalajon, kaj la orientajn partojn de Nilgiri-Montetoj kaj Palni-Montetoj. La arbaroj de Ŭajanado en norda Keralao indikas transiron al Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj en la nordo. Okcidente la ekoregiono de la Malabar-marbordaj humidaj arbaroj troviĝas en la marborda strio inter la [[perimetro]] kiu altas 250-metrojn kaj la Malabara Marbordo. Oriente, la ekoregiono transiras al ekoregiono de Sud-dekkan-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj en la pli seka pluvombro de Okcidentaj Ghatoj. Ĝi ĉirkaŭas la ekoregionekoregionon de la Sudokcidentaj montaraj pluvarbaroj, kiu troviĝas super altitudo de 1000 metroj.
 
==Vidu ankaŭ==