Ruĝa ŝlimo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ruĝa ŝlimo''' estas flanka produko de la fabrikado de [[aluminio]] laŭ la [[Bayer-metodo]]. La fajn-grajne muelita [[baŭksito]] estas „kuirata” sub granda premo kaj alta temperaturo (240 oC) en [[natria lesivo]] (NaOH). Rezultas du produktaĵoj, la blanka ŝlimo kaj la ruĝa ŝlimo. La ruĝa ŝlimo enhavas [[fero(III)-oksid]]-on kaj [[titano(IV)-oksid]]-on plue diversajn silici-acidajn kombonaĵojn. La karakteristikan ruĝan farbon al la ŝlimo donas la fero(III)hidroksidoj. Kiom ruĝa ŝlimo elfalas laŭ la priduktita aluminio – tio dependas de la kvalito de la uzita baŭksito. Ekzemple ĉe tropika baŭksito defalas 1,6 t, sed ĉe eŭropaj baŭksitoj 3,2–3,7 t ruĝa ŝlimo.
 
La estiĝanta ruĝa ŝlimo estas forte [[lesiva]]. Pli frue oni ĝin kondukis sen ia preparigo al simpla deponejo aŭ direkte en riveron, kiu kaŭzis gravan medioŝarĝon. Nuntempe oni kondukas la ŝlimon en izolitan stokbasenon, kie la disperzformaj hidroksidoj kaj silikatoj sedimentas. La elpaŝanta natria lesivo estos rekondukata kaj denove uzata. Fine oni kovras la sekiĝintan produktaĵon kun sablo aŭ tero, kaj rekultivas. Novtempe oni eksperimentas uzi la sekan ruĝan materialon kiel grundobonigilo, plenmaterialo je la strotokonstruado aŭ krudaĵo por la ceramika idustrio.
 
===Danĝereco===
 
La komencan danĝerecon de la ruĝa ŝlimo kaŭzas en unua vico la sia enhavo je kaustikiza natria lesivo (akva solvaĵo de [[natria hidroksido]]). Longtempan danĝeron signifas la enhavo de pezaj metaloj, kiu dependas de la deveno kaj speco de baŭksito. La oksidoj de pezaj metaloj estas pleje nur tre malmulte solveblaj en lesiva ĉirkaŭaĵo. Nur post kiam la natria hidroksido estas neŭtralizita aŭ neŭralizinta, povas ili ellaviĝi el la solveblaj pezmetelaj kombinaĵoj kaj anonciĝi kiel danĝero por la natura medio.