Adpozicio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: br, es, fi, pt forigo de: en
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
enpozicioj, kurioza kaj malofta afero
Linio 1:
'''Adpozicio''' (aŭ '''rolvorteto''') estas ĝenerala vorto por du specoj de [[partikulo]]j, [[prepozicio]]j kaj [[postpozicio]]j. Ambaŭ montras la frazrolon de modifita [[substantivo]] aŭ substantivan sintagmon, simile kiel [[Gramatika kazo|kazo]]-finaĵo. Krom la loko relative al la modifita vorto aŭ sintagmo, ambaŭ specoj de adpozicio estas esence samaj.
 
Ankaŭ ekzistas maloftaj lingvoj kun [[enpozicioj]], rolvortetoj kiuj okazas ene de substantiva subfrazo. Ekzemple, en la aŭstralia lingvo Anindilyakwa, enpozicioj okazas tuj post la unua vorto en substantiva subfrazo, do en kompleksa subfrazo (kiuj havas tiulingvue ordon "adjektivo(j) + substantivo"), post la unua adjektivo (tamen je simpla substantivo, ili agas simple kiel postpozicioj). En la uto-azteka lingvo Tümpisa Shoshone (kie substantivaj subfrazoj havas ordon "substantivo + adjektivo(j)"), enpozicio okazas tuj post la ĉefa substantivo, antaŭ iuj ajn modifiloj.
 
== Refero ==
* [http://wals.info/feature/description/85 World Atlas of Language Structures, Chapter 85]: "Order of Adposition and Noun Phrase". Matthew S. Dryer. (Monda Maparo de Lingvo-strukturoj, ĉapitro 85: Ordo de adpozicio kaj substantiva subfrazo.)
 
<!-- ni devus havi referojn ankaŭ al esperantaj fontoj, ekz. PAG aŭ PMEG... -->
 
[[Kategorio:Gramatiko]]