Rusia Esperantista Junulara Movado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alboru (diskuto | kontribuoj)
Novaĵo pri kunfandiĝo de REU k REJM
Linio 1:
'''Rusia Esperantista Junulara Movado''' (REJM) estas la tutlanda organizo de junaj esperantistoj de [[Rusio]], [[Landa Sekcio de TEJO|LS de TEJO]]. REJM estas posteula organizo de [[SEJM]] ([[SEJM|Sovetia Esperantista Junulara Movado]]).
 
La refonda konferenco okazis februare [[2000]] en [[Ĉeboksari|Ĉeboksaro]] enkadre de la kongreso de la [[Rusia Esperantista Unio]] (REU). Kiel kunordiganto de la organizo estis elektita [[Vitalij MALENKO]], kiu kun mallonga paŭzo gvidis la organizon ĝis somero [[2004]].
 
Malsimile al plejmulto de aliaj landoj, REJM estis ĉiam sendependa de la "plenkreskula asocio" — REU. Tamen, post jarlongaj traktoj, en novembro de [[2005]] la du organizoj kunfandiĝis. Jam nun ĉiuj junaj (sub 31 jaroj) membroj de REU estas aŭtomate konsiderataj membroj de REJM. Post la kunfandiĝo REJM konservis preskaŭ plene sian aŭtonomion, inkluzive de sia Komitato, sia propra kaso, sia nomo kaj sendependa agado.
 
==Aranĝoj==