Roŝtio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
Ŝatata variaĵo estas la tiel nomita '''berna roŝtio'''. Oni pretigas la bernan roŝtion same kiel la klasikan roŝtion sed aldonas [[lardo|lardokubetojn]]. Krom la berna roŝtio ekzsitas multnumbraj aliaj variaĵoj. Konata estas legoma roŝtio, aldonante kuboformajn legomerojn, ekzemple [[tomato|tomatojn]], [[melongeno|melongenojn]], [[kukurbo|kukurbojn]] aŭ laŭ plaĉe aliajn. Fakte la limo de la roŝtiovariaĵoj estas nur la imagkapablo kaj fantazio de la kuiristo. En Svislando ekzistas roŝtirestoracioj, kiuj ofertas centon da diversaj roŝtivariaĵojn.
 
==La roŝtifoso==
Kvankam oni manĝas roŝtion en tuta Svislando kaj ja konas similajn manĝaĵojn ankaŭ en aliaj landoj kiel ekzemple en [[Bulgario]], roŝtio estas kvazaŭ la simbolo por [[Alemanio]], kaj oni nomas la lingvolimon inter Alemanio kaj [[Romandio]], kiu pasas de sudo al nordo meze tra la [[Kantono Valzeo]], tiam inter la [[Berna Oberlando]] kaj [[Kantono Vaŭdo]], kaj poste laŭlonge de la rivero [[Sarino]] kaj finfine tra la [[Ĵurasa Montaro]], la '''roŝtifoson'''. Okcidente de la roŝtifoso estas la franclingva fonduolando, oriente de ĝi la alemanlingva roŝtilando. Tamen plej bone gustas la kompromiso el fonduo kaj roŝtio, nome roŝtio superbakita per fondua fromaĝo.
 
[[Kategorio:Svisa kuirarto]]