Roŝtio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
==La roŝtifoso==
Kvankam oni manĝas roŝtion en tuta Svislando kaj ja konas similajn manĝaĵojn ankaŭ en aliaj landoj kiel ekzemple en [[Bulgario]], roŝtio estas kvazaŭ la simbolo por [[Alemanio]], kaj oni nomas la lingvolimon inter Alemanio kaj [[Romandio]], kiu pasas de sudo al nordo meze tra la [[Kantono Valezo]], tiam inter la [[Berna Oberlando]] kaj [[Kantono Vaŭdo]], kaj poste laŭlonge de la rivero [[Sarino]] kaj finfine tra la [[Ĵurasa Montaro]], la '''roŝtifoson'''. Okcidente de la roŝtifoso estas la franclingva fonduolando, oriente de ĝi la alemanlingva roŝtilando. Tamen plej bone gustas la kompromiso el fonduo kaj roŝtio, nome roŝtio superbakita per fondua fromaĝo.
 
==Historio==
La rostitaj terpomoj supozeble estiĝis dum la unua duono de la 19-a jarcento en la kamparo de Zuriko, kie ili iom post iom anstataŭis la klasikan kaĉon kiel matenmanĝo. De Zuriko la menuo venis al la berna kamparo kaj tiam al franclingva Svislando, kie ĝi konatiĝis sub la nomo ''pommes de terre rôties''. De la vorto ''rôti'' (la tegmento simbolas forfalintan ''s'' post la vokalo) devenas ankaŭ la alemana nomo ''Rösti''. Nuntepme roŝtion oni ne plu manĝas kiel matenmanĝo sed kiel tago- aŭ vespermanĝo. <ref>[http://www.gastro-affoltern.ch/woher_kommt/roesti/woher_kommt_roesti.pdf ''Die Rösti, das Schweizer Nationalgericht par Excellence'' (''Roŝtio, la klasika svisa nacia manĝo''; PDF)], Artikolo el ''Gastro Affoltern'' de la 4-a de julio 2006</ref>
 
==Eksteraj ligiloj==