Aleksander Korĵenkov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FAME-premio
Linio 6:
Li esperantistiĝis en Tjumeno ([[1976]]). Tie prezidis la lokan esperanto-klubon kaj regionan organizon. En 1981-82 sekretario de [[LKS]] - neoficiala tutlanda organizo, opozicia al [[Asocio de Sovetiaj Esperantistoj|ASE]]. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj [[Urala E-Komitato]] kaj [[rondo Kulturo]], tre aktivaj en la jaroj 1980aj. Komitatano de la [[Urala Esperantista Societo]]. Vicprezidanto de [[Ruslanda E-Asocio]] (1992-1994). Prezidanto de [[REU]] (1995-1997). [[Komitatano A]] de [[UEA]] por Rusio (1995-1998), [[Komitatano B]] de UEA (1998—). (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj, multajn prelegojn, lekciojn, kursojn.
 
===Eldonado kaj verkado===
Eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn [[Sezonoj]], [[Ekzakte]] kaj aliajn. Ekde 1991 redaktas la revuon [[La Ondo de Esperanto]]. Eldonis kun [[Halina Gorecka]] (la edzino) pli ol 75 librojn en/pri esperanto. Tradukis kelkajn librojn. Aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Estrarano de [[Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio]] (1992—). La sola ruslanda membro en la [[Esperanta PEN-Centro]].
 
Linio 24:
*Zamenhofologio. Aktualaj problemoj kaj taskoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2009. 16 paĝoj.
*Ĉiuj kune. Aktoj de la Strategia Forumo, Montpeliero 1998. Corsetti, Lee, Tonkin, Peyraut, Korĵenkov. UEA. Rotterdam. 1999.
 
===Aliaj agadoj===
Krom la eldona agado, Korĵenkov ofte instruas Esperanton al junularo.
 
Li estis nomumita [[Esperantisto de la Jaro]] en 2009 "pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta tiu-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko". Pro sia agado, li kune kun sia edzino ricevis en [[2010]] la [[Alena Esperanto-Kulturpremio|FAME-premion]].
 
==Referencoj==
Linio 39 ⟶ 40:
[[Kategorio:Historiistoj pri Esperanto]]
[[Kategorio:Libroj de Aleksander Korĵenkov]]
[[Kategorio:FAME-premiitoj]]