Armena Patriarkejo de Konstantinopolo: Malsamoj inter versioj

e
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
e (roboto aldono de: hy:Պոլսո Պատրիարքների անվանացանկ; cosmetic changes)
La '''Armena Patriarko de Konstantinopolo''' nuntempe estas la estro de unu el la plej etaj patriarkatoj de la antikvaj orientaj eklezioj, kiu havis politikan rolon kaj ankoraŭ li havas spiritan aŭtoritaton, simile al la aliaj orientaj eklezioj. Malgraŭ la grandega malkreskado de la kredantoj, la patriarkato ankoraŭ rangas kiel la [[armenoj|kristana komunumo]] plej granda de [[Turkio]]. La Armena Patriarkato de Konstantinopolo agnoskas la superecon de la [[Katolikoso]] de [[Armenio]], kun sidejo en [[Eĉmiadzin]], [[Armenio]], rilate al la ĝeneralaj aferoj de la armena eklezio. Pri lokaj aferoj la patriarkato estas tute memstara.
 
== Historio ==
 
Dum la [[Bizanca Imperio]] al la [[Armena Apostola Eklezio]] estis malpermesate agi en [[Konstantinopolo]], ĉar la [[Greka Ortodoksa Eklezio]] konsideris ĝin kiel [[herezo]]. Multaj patriarkoj estis enkarcerigitaj inkluzive de Sankta Narses, estis enprizonigitaj en la Isuloj Princo de la bizancoj, akuzitaj je herezo. La otomana [[ sultano]] Mehmed la 2-a ne nur permesis ke la grek-ortodoksa eklezio restu en la urbo, sed ankaŭ permesis ĝian rivalon, la armena eklezio, establi ĝian propran sidejon en la nova otomana [[ĉefurbo]], parte ĉar konvenis al li ke la kristanoj estu dividataj en kelkaj frakcioj. Dum kelka tempo la [[Siria Ortodoksa Eklezio]] restis sub la jurisdikcio de la Armena Patriarko. Samkiel la greka patriarkato, la armena suferis la ŝtatan intervenon en ĝiaj internaj aferoj.
 
La unua Patriarko estis '''Hovagim la 1-a''', kiu samtempe estis [[episkopo]] de [[Bursa]]. En [[1461]] estis sendita al [[Konstantinopolo]] de la sultano Mehmed la 2-a, kie li establiĝis kun la titolo "'''Armena Patriarko de Konstantinopolo'''" . Hovagim estis agnoskata kiel gvidanto kaj religie kaj laike de ĉiuj armenoj loĝantaj en la [[Otomana Imperio]]. kaj portis la titolon '''''Milletbaşı''''' aŭ ''''''Etnarca'''''' krom la titolo Patriarko. Kvankam ekzistis [[115]] pontifikadoj ekde 1461, nur ekzistis [[84]] Patriarkoj; ekzemple: Karapet la 2-a regis dum kvin pontifikadoj ([[1676]]-[[1679]], [[1680]]-[[1681]], [[1681]]-[[1684]], [[1686]]-[[1687]] kaj [[1688]]-[[1689]]).
 
En [[1896]] la Patriarko Matteos la 3-a Izmirlian estis deponita kaj ekzilita al [[Jerusalemo]] de la sultano Abdul Hamid la 2-a, pro lia aŭdaco denonci la masakron de la jaro 1896. Ne estis permesata lia reveno ĝis 1908, kiam la sultano estis deponita. La Nacia [[Konstitucio]](''Sahmanadrootiun'') koncedita al la armenoj de la sultano Abdülaziz la 1-a en 1861, kiu estis forgesita kaj ne plenumita dum preskaŭ 20 jaroj, ankaŭ estis restarigita.
 
La "kapo" de la [[Armena Apostola Eklezio]] en [[Turkio]] kaj [[Kreto]] estas la patriarko de Konstantinopolo kiu estas sub la aŭtoritato de la Katolikoso de [[Armenio]]. La sidejo de la Patriarkato estas en la kvartalo '''Kumkapı''' de [[Istanbulo]].
 
[[Kategorio:Armena Apostola Eklezio]]
 
[[de:Liste der Patriarchen von Konstantinopel der Armenischen Apostolischen Kirche]]
[[en:List of Armenian Patriarchs of Constantinople]]
[[es:Patriarcado Armenio de Constantinopla]]
[[fr:Liste des patriarches arméniens de Constantinople]]
[[hy:Պոլսո Պատրիարքների անվանացանկ]]
[[tr:İstanbul Ermeni Patrikleri listesi]]
150 162

redaktoj