Hector Vermuyten: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
korektis eraran ligilon
nt
Linio 15:
'''Hector VERMUYTEN''' (naskiĝis en la [[1-a de oktobro]] [[1899]] en [[Antverpeno]], mortis en novembro [[1966]]) estis [[Flandrio|flandra]] tradukisto kaj esperantisto (ekde 1922). Li estis ofte estrarano kaj kursgvidanto de la Esperanto-klubo [[La Verda Stelo Antverpeno]]. Li estis deklamisto, premiita de la "Reĝa Flandra Konservatorio", kaj uzis sian arton en la servo por Esperanto kaj por diskonigo de la flandra literaturo. Kompilis kaj grandparte tradukis la flandran parton de la ''[[Belga antologio]]'' ([[1928]]) kaj verkis por ĝi historion de la flandra literaturo.
 
Sub la pseŭdonimo ''Tyneverum'' (literoj de ''vermuyten'' miksitaj, sed foje li ankaŭ uzis Tyne Verum, TYN aŭ Yve Murten) li faris grandan laboron pri la tradukado de multaj poemoj, i.a. de [[Guido Gezelle]] kaj [[Alice Nahon]], al Esperanto. Multaj el tiuj aperis en la libro ''Se aŭskultas la animo'' (eldonita en [[1939]], reeldonita de [[Flandra Esperanto-Ligo]] en [[1999]]) kaj en la revuo [[Flandra Esperantisto]], ekzemple:
* ''Al Antverpeno'' de [[Karel Ledeganck]]<ref>Flandra Esperantisto, marto 1932, p. 144.</ref>
* ''Mia patreto'' de [[Marnix Gijsen]]<ref>Flandra Esperantisto, jan. 1933, p. 115.</ref>
* ''Mia patrino'' de [[René De Clercq]]<ref>Flandra Esperantisto, aŭg. 1932, p. 26.</ref>
Li ankaŭ tradukis [[Renardo la Vulpo]], [[La Rikolto]] ([[Stijn Streuvels]]) kaj verkis radioludon pri la vivo de Zamenhof.
Krome li aperigis tradukojn de kelkdeko da originalaj Esperanto-poemoj en la nederlandan en lokaj revuoj.
Liaj solaj originalaĵoj estas okazaj poemoj ekz. por honorigi iun.
Liaj verkaĵoj publikiĝis en [[Belga Esperantisto|Belga-]], [[Flandra Esperantisto|Flandra-]], [[Nederlanda Esperantisto|Nederlanda-]] kaj [[Svisa Esperantisto]], [[Espero Katolika]], [[Literatura Mondo]], [[La Pirato]] kaj [[Suda Stelo]].
La kvalito de Vermuyten estas ke li pristudis la originalon kaj longe penadis por redoni la enhavon, la ritmon, la aliteraciojn kaj la asonancojn. Liaj kapabloj evidentiĝis el la pozitivaj reagoj de renomaj aŭtoroj kiaj [[William Auld|Auld]], [[Juan Régulo Pérez|Régulo Pérez]] kaj [[Tomáš Pumpr|Pumpr]] pro liaj recenzoj. Li restis malpli konata en la Esperanto-medioj ol li meritus pro la fakto ke li tradukis poemojn de internacie apenaŭ konataj aŭtoroj kaj pro lia modesteco.
 
==Ekzempla poemo==