Jan Peter Balkenende: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
aktualigo
Linio 14:
}}
 
'''Jan Peter BALKENENDE''' (naskiĝis la {{daton|7|majo|1956}} en ''Biezelinge'', komunumo [[Kapelle]], provinco [[Zelando]]) estas nederlanda kristandemokrata [[politikisto]] kaj iama [[ĉefministro]] de [[Nederlando]] (2002-2010).
 
Balkenende estas la plej aĝa filo de grenkomercisto Jan Pieter Balkenende kaj instruistino Thona Johanna Sandee. Li komencis sian karieron kiel kunlaboranto ĉe la scienca instituto de politika partio [[Kristandemokrata Apelo]] (CDA) kaj estis membro de komunuma konsilio de [[Amstelveen]]. Poste li iĝis speciala profesoro pri kristana socia pensado ĉe la [[Libera Universitato de Amsterdam]].
 
Ekde la 19-a de majo 1998 ĝis la momento kiam li iĝis ĉefministro, Jan Peter Balkenende estis membro de la CDA-frakcio en la [[Dua Ĉambro de la Statoj-Ĝeneralaj]], la nederlanda parlemento. En tiu tempo CDA estis en [[opozicio]]. Li fariĝis porparolanto pri financaj aferoj.
 
Li elektiĝis estro de la parlamenta grupo je la 1-a de oktobro 2001 postsekvante [[Jaap De Hoop Scheffer]]-on. Je la [[3-a de novembro]] 2001 li iĝis ''lijsttrekker'' (ĉefa kandidato) de CDA en parlementaj elektoj de majo 2002. Dum tiuj elektoj populista politikisto [[Pim Fortuyn]] murdiĝis; la rezulto de la elektoj estis restarigo de CDA kiel plej granda partio en la nederlanda parlamento.
Linio 28:
Balkenende estas [[kalvinismo|kalvinisto]]. Je la 17-a de novembro 2003 Balkenende edziĝis kun Bianca Hoogendijk, docento pri laborjuro ĉe la [[Erasmo Universitato Rotterdam]]. La paro loĝas ekde 1999 en [[Capelle aan den IJssel]] kaj havas filinon, Amélie.
 
Je la 30-a de junio 2006 la dua registaro de Balkenende demisiis pro la afero [[Ayaan Hirsi Ali]]. Por kelkaj monatoj formiĝis la tria registaro, kun (nur) CDA kaj VVD. Post la elektoj je la 20a de novembro de tiu jaro, nova registaro formiĝis je la 22a de februaro 2007: la kvara registaro de Balkenende, ĉi-foje kun la [[Partio de Laboro]] (PvdA) kaj [[Unio de Kristanoj]] (CU). En junio 2010 Balkenende spertis grandan perdon de voĉoj en la balotoj.
 
<center><gallery>