Mordloch ĉe Štětí: Malsamoj inter versioj

aldonis eksplikon pri _kio_ temas jam en la unuan frazon - por ke oni ne devu tralegi la tuton por ekkompreni :o)
(aldonis eksplikon pri _kio_ temas jam en la unuan frazon - por ke oni ne devu tralegi la tuton por ekkompreni :o))
----
 
'''Mordloch ĉe Štětí''' (legu Mordloĥ ĉe Ŝtjeti) estas [[kaverno]], kiu situas en [[roko|rokoj]] en [[arbaro]], 1,5 km de vilaĝo [[Ješovice]], 5 km de [[Štětí]] en [[Ĉeĥio]].
 
'''Mordloch''' signifas (en la [[germana lingvo]]) '''Murda truo''', kaj ĝi estas unu el negrandaj, sed memorigaj kavaĵoj de regiono ĉirkaŭ [[Kokořín]] (legu Kokorĵin), kaj kiel la nomo diras jam al ni, kavaĵo kun maltrankvila historio kaj ŝpinita per legendoj. Temas pri unu iom granda elhakita spaco kun dimensioj 6 x 2,5 m kaj al ĝi ligita malalta pseŭdo[[karsto|karsta]] tavolkaverno. La artefarita kamero estas por restado sufiĉe alta kaj ekipita ankaŭ per ŝtonbenkoj, sed la kaverno, kvankam proporcie grandspaca (3 branĉoj kun suma longeco ĉirkaŭ 22 m), estas nur 0,5 m alta.