Enhavo forigita Enhavo aldonita
Le Hibou (diskuto | kontribuoj)
Linio 116:
:Ho jes, vi ja rajtas! Fakte, mi uzis la frazon unufoje antaŭe, kaj nur unu homo rimarkis la referencon, mi nun forgesas kiun. Sed, mi pensas ke la frazo estas vaste konata en la angloparolanta mondo, mem inter tiuj kiuj ne konas Alicon. Kiam mi estis pli juna, mi vidadis infanan televidprogramon ''Cabbages and Kings'' (brasikoj kaj reĝoj), kaj pro tio mi legis Alicon, kiun mi tre ŝatis. [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 10:08, 16. Nov 2005 (UTC)
::Dankon pro la respondo. Mi ĝojas ekscii, ke mi pravis. Ankaŭ mi tre ŝatis Alicon, kvankam mi legis ĝin nur eble 18-jaraĝa, ĉar antaŭe mi opiniis ĝin neinteresa fabelo por infanoj. Ĉar vi Alicon ŝatas kaj se vi volas, vi povas helpi min disvolvigi la artikolojn pri ĝi, de kiuj mi multajn ĵus ekis: [[Alico en Mirlando]], [[Trans la spegulo]], [[La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto]], [[Lewis CARROLL]] k.a. Iom problema afero estas, ke en e-o ekzistas pluraj tradukoj de la libro kaj de la nomoj (sed ja estas multe pli bone, ol se ekzistus neniuj :-) Tamen mi opinias, ke tiom bona libro kiel Alico devus esti bone priskribita en la Vikipedio. [[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 12:55, 16. Nov 2005 (UTC)
:Certe mi volas helpi, se mi povas. Tamen, mia scio de Lewis Carroll, kaj de liaj libroj, estas bedaŭrinde malgranda.