Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 338:
== [[Biblioteko de Aŝurbanipal]] ==
 
Saluton Hans, mi ĵus alinomigis la artikolon. Mi petas vin aldoni komentojn en la diskutpaĝon kaj ne en la artikolon mem. Same bonvolu ne lasi germanlingvan tekston videblan en la artikolo, aldonu ilin kiel komenton, tiel la artikolo mem restas '''bonstata'''. Fine, kiam vi kopias parton de alilingva teksto, bonvolu atenti, ĉu ili jam ekzistas aŭ ne en la esperanta artikolo (mi ne ŝanĝis komence de la artikolo, kvankam estas esprimite dufoje la sama afero, sed mi forviŝis la duoblajn bibliografion kaj eksterajn ligilojn. Amike, [[Uzanto:Lvh|Bea]] 09:43, 26. Okt 2010 (UTC)
 
Dankon Bea!
* por la alinomado
* la nomo Aŝurbanipal ŝajnas la pli ĝusta. Mi ĝis nun lernis Asurbanipal
* por la multaj korektoj
Sed pri la kritiko: mi nur bedaŭras la multajn neperfektaĵojn, sed ne povas helpi facile.
Bedaŭrinde iu nekonata forviŝis parton de mia persona diskutteksto, kiu antaŭe donis iom da klarigo pri miaj spertoj pri '''formalaĵoj'''. Do por iom klarigi:
 
Ĝuste antaŭ duona horo denove okazis tre ĝena afero: Post kiam mi estis tradukanta unuajn du paĝojn de lingve komplika teksto, min altelefonis iu. Mi ne stokigis la tekston, pensante, ke ĝi restos. Sed revebante mi vidas, ke ĝi estis for. Preskaŭ unu horo de laboro perdita! :-((
 
Venontan fojon mi probable stokigos la duonpretan, erarojn enhavantan tekston por ne riski la perdon. Memkompreneble tia teksto meritos kritikon, sed ĉu helpas la kritiko vere? Se eble mi nur povas daŭrigi la laboron kaj mem pliperfektigi ĝin post unu tago mi trovos jam kritikon (parte tre malĝentilan, almenaŭ superfluan, ĉar mi ja mem scias).'''1)''' Via kritiko ja estas a) ĝentila b) ne '''en''' la teksto. b) vi plibonigis anstataŭ nur kritiki. Denove dankon!!
 
'''solvo ebla?'''
Mi deziras butonon "tuja stokigo kiel malneto". '''Nur unu''' puŝo! Ni nun havas nur la tri butonojn
* Konservi ŝanĝojn
* Antaŭrigardo
* Montri ŝanĝojn
Kvara butono "tuja enmalnetigo" estus solvo. Mi gardus mian laboron kaj vi, la publiko, ne estus ĝenita.
La nunaj eblecoj bezonas ĉiuj pli ol 3 butonpuŝojn, kaj 100% da koncentrado, do estas riskaj.
 
'''rim. 1)''' Mi provis versiojn:
*AA eraro en la teksto, rimarko en la diskut-paĝo: reago okazis: forta, malĝentila kritiko, en la teksto. malagrabla
*BB eraro en la teksto, mia rimarko tuj sub la "eraro": reago: pli bona. Tial mi tiun metodon preferis, ankaŭ en la teksto pri Aŝurbanipal
*CC versio 3 vidu supre: "Ĝuste antaŭ duona horo...." El MHPV la plej malplaĉa.
* via komento "teksto estu bonstata". Ein frommer Wunsch! Ja ne ekzistis bonstata teksto, do mi pensis, ke pli bone estus teksto, kiun kelkaj (ekz. la germanan aŭ anglan sciantaj) povus kompreni, ol tute nekompreneblan. Venos tempo, venos solvo!
 
kore sakutas --[[Uzanto:Hans|Hans]] 14:14, 26. Okt 2010 (UTC)