Medefajdrino: Malsamoj inter versioj

5 bitokojn forigis ,  antaŭ 10 jaroj
e
pluraj redaktetoj
(beligo de ligiloj)
e (pluraj redaktetoj)
'''Medefajdrino''' (''Medefaidrin, Medefidrin'', '''Oberi-okaime-lingvo''') estas [[apartiga lingvo|apartiga]] [[konstruita lingvo]] de la [[apriora lingvo|apriora]] tipo, kun propra alfabeta skribo, kiu en la 1930-aj jaroj estis kreata, pluevoluata kaj uzata de la adeptoj de la ''Oberi Okaime'' religia grupo en la regiono Itu kaj Ibiono-ibomo en la subŝtato [[Akva-ibomo]] en la delta regiono de la rivero [[Niĝero]] en [[Niĝerio]].
 
De sia uzantaro, Medefajdrino estis konsiderata ”spirita lingvo”. Ĝi estis kreita de du spiritaj gvidantoj de la religia grupo, [[Michael Ukpong]] kaj [[Akpan Akpan Udofia]]. Estas raportataraportita, ke la [[sankta spirito]] aŭ ”semanto” revelaciis la vortojn de la lingvo al [[Michael Ukpong]], kaj [[Akpan Akpan Udofia]] notis ilin skribe. Ambaŭ estis denaskaj parolantoj de la [[ibibia lingvo]], kiu tiutempe, fine de la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj, ankoraŭ estis senskriba. Norma ortografio por la ibibia enkondukiĝis nur en [[1983]].
 
En la literaturo, la alfabeto uzata por Medefajdrino estas pli vaste konata ol la lingvo mem kaj nomata oberi-okaime-skribo. Ĝi apartenas al la eŭroptipaj skriboj, kun majuskla kaj minuskla formo de la literoj, sed la formoj estas apriore kreitaj kaj ne evidentigas multe da sistemeco.
Post perfektigo de la lingvo, en [[1936]], la membroj de la religia grupo fondis lernejon, en kiu la infanoj estis instruataj en Medefajdrino. Tiu aktivado tamen ne estis tolerata de la kolonia registaro, kiu malpermesis ĝin ankoraŭ en la sama jaro. Post malsukcesaj provoj remalfermi la lernejon, la lingvo tamen estis daŭre uzata por la aktivecoj de la religia grupo, do por liturgio, himnaro, leteroj, kontraktoj kaj aliaj dokumentoj, skribitaj permane. La lingvo iom post iom perdis sian funkcion, sed la 7an de februaro 1986 tamen komenciĝis instruado de Medefajdrino en dimanĉa lernejo en [[Ididep]] fare de la unua instriusto, nun maljuna Akpan Akpan Udofia mem. Tio estis provo revitaligi la lingvon.
 
En sia strukturo, Medefajdrino ne similas al la [[ibibia lingvo]], sed pli al la [[angla]], kvazaŭ transvestiĝo de ĝi. Tio validas kaj por ĝia [[fonotakso]] kaj por ĝia [[sintakso]]. Ekzistas kelkaj sonsinsekvoj, kiuj nek ekzistas en la angla nek en la ibibia. Plej multaj vortoj tamen nek similas al la anglaj nek al ibibiaj, sed estas apriore kreitaj, sen ia evidenta sistemo. La [[morfologio]] ne estas tre evoluita. Kelkaj morfologiaj elementoj estas pruntitaj el la angla, ekzemple la plurala [[morfemo]]. Simileco al la [[ibibia lingvo]] verŝajne ekzistas en la [[semantiko]], kaj evidente ankaŭ en la kalendaro. En 1933, la religia grupo reenkondukis la kalendaron tradicie uzitan de la ibibia gento. Notindas, ke la semajno estis oktaga, monato kvarsemajna kaj jaro deksesmonata. La jaro do havashavis 512 tagojn. Ankaŭ la nombrosistemo de Medefajdrino respegulas tiun de la ibibia.
 
Tipologie kaj funkcie, Medefajdrino similas al la [[eskaja lingvo]], kiu daŭre vitalas en kelkaj komunumoj de la [[Filipinoj]], kaj la
[[Lingua Ignota]] de [[Hildegard de Bingen]] ŝajnas esti embrio kiu ne evoluiĝisevoluis al lingvo el la sama klaso.
 
== Vidu ankaŭ ==
1 773

redaktoj